From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Eobano (mortinta en la 5-a de junio 754 aŭ 755 proksime de Dokkum) estis kamarado de Sankta Bonifaco, kiu fondis la episkopujon de Erfurto. Li estis episkopo kaj martiro.
Sankta | |||||
Eobano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Relikvujo en Dokkum, kie Eobano estis murdita | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 699 en Anglio | ||||
Morto | 5-an de junio 754 (55-jaraĝa) en Dokkum | ||||
Mortis per | Senkapigo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Utreĥto | |||||
Dum | 753–754 | ||||
Antaŭulo | Wera | ||||
Sekvanto | Gregor | ||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 7-a de junio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eobano estis angla sacerdoto, kiu estis veninta kune kun Bonifaco Germanlandon. Dum la misiado ĉe la Frisoj li havis la funkcion de landa (= eksterurba) episkopo antaŭ ol fariĝi episkopo de Utrecht en 754[1].
Matene la 5-an de junio 754 aŭ 755 li estis murdita kun siaj akompanantoj (laŭ Willibald von Eichstätt ĉeestis pli ol 50 homoj), ĉe la bordo de la rivero Boorne proksime de Dokkum. Krimuloj estis nekristanaj Frisoj kaj okazis ĝuste en la tago, kiam Eobano volis doni la sakramenton de konfirmacio al ne longe antaŭe baptitaj el la ĉirkaŭaĵoj.
Ĉu la murdo estis vera martireco aŭ simpla rabmurdo ne estas certa. Plej novaj esploroj konkludas ke la farintoj estis lokuloj, kiuj jes ja konis la respektatan personecon de Eobano sed simple volis kapti la okazon fari bonan predon[2].
Post la 756-a jaro la ostoj de episkopo Adelario kaj de Eobano estis translokitaj al Fulda por entombigo apud Bonifaco. De tie ili laŭtradicie revenis antaŭ la jaro 1100-a Erfurton: ĉar tiam komenciĝis en Erfurto la preĝado al la perado de Eobano.
La relikvujo de la sanktaj Adelario kaj Eobano en la Katedralo de Erfurto datumas de la jaro 1350. La festotago estas nemire la 7-a de junio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.