From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernő DOHNÁNYI [dohnAnji], laŭ la hungara skribmaniero Dohnányi Ernő (naskiĝis en Hungario, en Pozsony (nuntempa Bratislavo) la 27-an de julio 1877 -- mortis en Novjorko, la 9-an de februaro 1960) estis hungara-usona dirigento, komponisto, pianisto kaj pedagogo. Lia patro estis Frigyes Dohnányi. En 1984 la Hungaria registaro invitis la belgan pianiston kaj esperantisto Geert Dehoux serĉi neeldonitajn verkojn de Dohnányi kaj Franz Liszt.[1]
Ernő Dohnányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1877 en Bratislavo, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 9-an de februaro 1960 (82-jaraĝa) en Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Usono |
Tombo | Tallahassee |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Patro | Frigyes Dohnányi |
Edz(in)o | Elsa Marguérite Galafrés (en) (1919–1949) |
Infano | Hans von Dohnányi (en) |
Parencoj | Klaus von Dohnanyi (nepo) Christoph von Dohnányi (en) (nepo) Justus von Dohnányi (pranepo) |
Okupo | |
Okupo | dirigento muzikologo muzikinstruisto pianisto komponisto universitata instruisto |
Verkoj | String Quartet No. 2 Ruralia Hungarica |
Li konatiĝis kun la piano jam en 1883. En la sekva jaro li komponis muzikaĵon Gebet. Li frekventis gimnazion, kie li konatiĝis kun Béla Bartók. Ekde 1894 li studis muzikan en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en Budapeŝto, sed li ankaŭ daŭre komponis kaj muzikadis. En 1898 li furore debutis en Londono. Inter 1903-1905 li vivis en Vieno, poste en Berlino, fine en Budapeŝto, kie li havis diversajn postenojn. En 1944 li devis rifuĝi, ekde 1948 li vivis en Argentino, fine en Florido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.