Kojlobacilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kojlobacilo
Remove ads

Kojlobacilo[1], scienclatine Escherichia coli, mallonge E. coli, estas gram-negativa bakterio kiu ofte vivas en la malsupra intesto de varmsangaj bestoj (ĉe mamuloj la kojlo) kiel parto de la intesta mikrobioto. Sciencistoj tre bone pristudis la kojlobacilon, kaj ili scias pri ĝi pli ol pri iu ajn alia mikroorganismo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
E.coli-colony-growth

La plejmulto de la stamoj de kojlobacilo ne kaŭzas malsanon, sed kontraŭe helpas animalojn akiri vitaminojn kaj digestan nutraĵon. Kelkaj stamoj de kojlobacilo kaŭzas malsanon.

Kojlobacilo normale ne troviĝas en nutraĵo aŭ akvo. Se nutraĵo ne estas bone preparita per pura ilaro, kojlobacilo povas kreski en ĝi. Se kojlobacilo troviĝas en akvo, povas esti ke la akvo malpuriĝis pro kontakto kun kloakaĵo.

Latine la bakterio nomiĝis laŭ Theodor Escherich, kiu malkovris ĝin en 1885. Oficiale ĝi ricevis la nomon en 1919.

La plej bona kuracmetodo kontraŭ kojlobacilo estas trinki multe da likvo por preventi troan sekakviĝon. Ne prenu antibiotikon. Vizitu kuraciston se vi havas la sekvajn simptomojn:

Remove ads

Strukturo kaj fiziologio

Metabolo

Kojlobaciloj povas vivi en tre diversaj substratoj kaj uzas miksacidan fermentadon en senoksigenaj kondiĉoj, produktante laktaton, sukcenaton, etanolon, acetaton, kaj karbonan dioksidon. Multaj vojoj de miksacida fermentado produktas hidrogenon, kaj tial bezonas ke la nivelo de hidrogeno restu malalta, kiel okazas kiam E. coli kunvivas kun hidrogenkonsumaj organismoj, ekzemple metanproduktantojsulfatreduktantoj.[2]

Sciencistoj povas restrukturi la metabolon de la kojlobacilo tiel, ke ĝi uzas sole CO2 kiel fonton de karbono por produktado de biomaso. Alivorte, kvankam nature ĝi estas deva heterotrofulo, oni donas al ĝi aŭtotrofan kapablon. Por tio oni esprimigas aliorganismajn genojn por karbona fiksado kaj formiata senhidrogenazo kaj laboratorie evoluigas la bacilon. Oni povas uzi formiaton por redukti electronportantojn kaj liveri la ATP bezonatan en la anabolo de la sinteza aŭtotrofulo.[3]

Thumb
Redistribuo de fluoj inter la tri ĉefaj glukozokatabolaj vojoj: VEMP (ruĝa), VED (blua), kaj OVPF (oranĝa) per malaktivigo de pfkA kaj troesprimigo de genoj EDP (edd kaj eda)

La kojlobacilo havas tri naturajn glikolizajn vojojn: VEMP, VED, kaj OVPF. VEMP faras dek enzimajn paŝojn por produkti du piruvatojn, du ATP, kaj du NADH de ĉiu molekulo de glucozo, dum OVPF funkcias kiel oksida vojo por sintezo de NADPH. Kvankam VED estas la termodinamike plej konvena el la tri vojoj, kojlobaciloj ne uzas ĝin por glukoza metabolo, sed profitas precipe VEMP kaj OVPF. VED restas plejparte malaktiva krom dum kresko per glukonato.[4]

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads