Evenka lingvo
tunguza lingvo parolata en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Evenka lingvo (malnova nomo: tungusa) estas lingvo de evenkoj. Estas ano el la norda grupo de tungus-manĉura lingvaro kune kun evena kaj negidala. Plejparte la evenka lingvo parolatas en Okcidenta Siberio inter la maldekstra bordo de Jenisejo kaj Saĥaleno. Tie ĝin uzas ĉirkaŭ 35 500 homoj (laŭ censo de 2002). Ankaŭ ĉirkaŭ 9000 homoj parolas evenke en Mongolio kaj norda Ĉinio, plejparte en Interna Mongolio kaj Ŝinĝango.
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, nordokcidenta tunguza lingvaro ...
Evenka lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
nordokcidenta tunguza lingvaro | |
Parolantoj | 15 800 |
Skribo | cirila alfabeto, Mongola tradicia alfabeto, Evenki alphabet |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | evn |
Glottolog | even1259 |
Angla nomo | Evenki |
Franca nomo | evenki |
Fermi
Evenka lingvo havas multajn dialektojn, kiuj estas unuigataj en tri bazaj branĉoj: norda, suda kaj okcidenta. Sone aparteblas ĥ-dialektoj, sj-dialektoj kaj ŝ-dialektoj. Libra lingvo estas bazita je la nepa dialekto de la suda branĉo. Solonan dialekton de la evenka oni nun rigardas kiel apartan lingvon.