Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976
From Wikipedia, the free encyclopedia
La fina parto de la 5-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1976) okazis inter la 16-a kaj la 20-a de junio 1976 en du urboj de Jugoslavio, nome en Zagrebo kaj Belgrado. Kiel en ĉiuj antaŭaj kvar eŭropaj ĉampionadoj, la lando de la lastaj kvar matĉoj nur fiksiĝis kiam restis nur kvar konkursantaj teamoj.
Rapidaj faktoj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976 UEFA EURO 1976 ...
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976 UEFA EURO 1976 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Jugoslavio |
Datoj | 16-a ĝis 20-a de junio 1976 |
Teamoj | 4 |
Ejoj | 2 (en 2 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Ĉeĥoslovakio (1-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Germanio |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 4 |
Goloj | 19 (4,75 matĉe) |
Spektantoj | 106 087 (26 522 matĉe) |
Golreĝo(j) | Dieter Müller (4 goloj) |
Fermi
En du paroj la teamoj interbatalis en la duonfinalo, la malgajnantoj de tiuj matĉoj konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du unuapoziciaj teamoj de sia grupo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 20-a de junio 1976 en Belgrado.
- Kategorio Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri futbalo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Pliaj informoj La Eŭropa Futbal-Ĉampionado ...
Fermi