![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/58/Euromir.jpg/640px-Euromir.jpg&w=640&q=50)
Eŭropa Parko Rust
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Parko Rust (germane Europa-Park Rust) per suma areo de proksimume 970 000 m², el tio 120 000 m² por parkaj hoteloj, estas la plej granda temparko kaj amuzparko de Germanio. Ĝi situas proksime de la urbeto Rust en la federacia lando Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio, inter la urboj Frajburgo sude kaj Offenburg norde, kaj nur malmultajn kilometrojn de la limo al Alzaco kaj do Francio. Proksimas la germania aŭtoŝoseo A5, kiu ligas Bazelon sude kaj Frankfurton-ĉe-Majno (kaj pli fore Hanovron kaj Hamburgon) norde. Dum la jaro 2008 pli ol 4 milionoj da vizitantoj estis en la parko - laŭ la parka retejo ĝi dum tiu jaro estis la tutmonde plej multe vizitata sezona amuzparko[1] En 15 temaj areoj, el kiuj 13 dediĉiĝas al eŭropaj ŝtatoj, troviĝas pli ol 120 ondaj fervojoj kaj similaj altiraĵoj, kaj pluraj muzikaloj. Al la parko krome apartenas pluraj same laŭlande dezajnitaj hoteloj kaj kinejo. Maskoto de la parko estas muso.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/Europapark_Wikivoyage_banner.jpg/640px-Europapark_Wikivoyage_banner.jpg)
Eŭropa Parko Rust | |||
---|---|---|---|
![]()
| |||
amuzparko • feriejo | |||
loko | Rust, ![]() | ||
malfermiĝo | la 12-an de julio 1975 | ||
vizitantoj | pli ol 4 milionoj [1] (2008) | ||
areo | proksimume 970 000 m², el tio 120 000 m² por parkaj hoteloj | ||
dungitoj | pli ol 3 000 (dum la ĉefa parka sezono inter marto kaj oktobro) | ||
adreso | Freizeit- und Familienpark Mack KG Europa-Park-Str. 2 77977 Rust tel. +49-7822-77-0 | ||
retejo | www.europapark.de | ||
Geografia situo | 48° 16′ N, 7° 43′ O (mapo)48.2683333333337.7208333333333 | ||
| |||
| |||