Eŭrovido-Kantokonkurso 2003
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 48-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 24-an de majo 2003 en Rigo (Latvio). Ĝin prezentis Marie N, la venkantino de 2002, kaj Renars Kaupars, kantisto de la grupo Brainstorm.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Lando(j) ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 2003 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Geografia situo | 56° 56′ 56″ N, 24° 6′ 23″ O (mapo)56.94888888888924.106388888889 | |
Lando(j) | Latvio vd | |
Situo | Rigo | |
| ||
Moto | Magical Rendez-vous | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Estis la lasta jaro sen la duonfinalo kaj la lasta jaro kun la malamita sed akceptita sistemo de rotacio. La gastiginto Latvio atingis nur la 24-an vicon kaj la antaŭe preskaŭ ĉiam sukcesa lando Britio revenis al hejmo kun 0 poentoj – lasta vico.
La rusa paro t.A.T.u. atingis la 3-an vicon (164 poentoj), la belga Urban Trad la 2-an vicon (165 poentoj) kun kanto en artefarita lingvo kaj Sertab Erener portis la unuan venkon al Turkio kun 167 poentoj kaj Everyway that I can.