Faworki
From Wikipedia, the free encyclopedia
Faworki (pluralo de faworek, pron. favorki, favorek), konata ankaŭ kiel chrust (pole: seka branĉaro; pron. ĥrust) estas pola tradicia manĝaĵo, dolĉaj kukoj frititaj en densa oleo, kokosbutero aŭ en ŝmalco kaj surŝutitaj per sukerpulvoro. Ili havas formon de faldita kokardo. Oni manĝas faworki plej ofte dum karnavalo, Grasa Ĵaŭdo aŭ Antaŭfasta Mardo (tio estas unu tago antaŭ la Cindra Merkredo la komenco de la fastsezono de Karesmo por la plej multaj okcidentaj kristanaj eklezioj).
La vorto faworek devenas de la franca faveur, kiu signifas graco kaj favoro.