Felandreno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Felandreno estas nomo de paro da organikaj kombinaĵoj kiuj havas similan molekulan strukturon kaj similajn kemiajn proprecojn. α-felandreno kaj β-felandreno estas ciklaj unuterpenoj kaj estas izomeroj kun duoblaj ligoj. En la α-felandreno, la duoblaj ligoj estas endociklaj kaj en la β-felandreno unu el ili estas ekzociklaj. Ambaŭ estas nesolveblaj en akvo, tamen mikseblaj kun etero.
Felandreno | ||
Plataj strukturoj de la alfa kaj beta-felandreno | ||
Tridimensiaj strukturoj de la alfa kaj beta-felandreno | ||
Alternativa(j) Nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | C10H16 | |
PubChem-kodo | 6997371 | |
ChemSpider kodo | ||
CAS-numero-kodo | ||
Kemiaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora oleo (α kaj β), agrablaodoro, kaŭstika gusto | |
Medicinaj proprecoj | antisepsa, digesta, antifunga kaj diureziga | |
Molmaso | 136.24 g mol−1 | |
Smiles |
| |
Denseco | ||
Refrakta indico | α: 1,4710 β: 1,4788 | |
Bolpunkto | ||
Ekflama temperaturo | ||
Solvebleco |
| |
Mortiga dozo (LD50) | 5700 µg/g (buŝe, muso) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R10 R43 R52/53 R65 | |
Sekureco | S24 S37 S61 S62 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H302, H315, H319, H334, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P270, P280, P301+310, P301+312, P303+361+353, P330, P331, P370+378, P403+235, P405, P501 | |
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa) |
α-felandreno ricevis tiun nomon dank'al specio "Eucalyptus phellandra", hodiaŭ nomata Eucalyptus radiata, el kiu ĝi estas izolebla. Ĝi ankaŭ troveblas en la esencoleo de la specio Eucalyptus dives. β-felandreno estas izolebla el la oleo de Ordinara fenkolo kaj "kanada balzamoleo".
La felandrenoj uzatas en aromataĵoj pro ties agrabla odoro. La odoro de la β-felandreno estis priskribita kiel pipreca-mentoleca kaj iomete citrusa. La izomero α-felandreno povas estigi damaĝajn kaj eksplodemajn peroksidojn kontakte kun la aero kaj en altaj temperaturoj. La oleo de "Canarium luzonicum", kiu enhavas ĉefe felandrenon kaj dupenteno, kun la tempo malheliĝas kaj la optika rotacio malkreskas kio same okazas kun la oleo de Angelica sylvestris.
Oni kredas ke la ŝanĝo de koloro kaj optika rotacio okazas pro la felandreno. La felandreno ofte estas akompanata de la α-Pineno kiuj posedas agon en la spirsistemo kaj kiel urinaj antisepsaĵoj[4], spirmalsanoj, kontraŭinflamaĵoj, rinito, laringito, faringito, reŭmatismo, bronkito, krom antifungaj proprecoj[5].