Fererco
erco enhavanta feron / From Wikipedia, the free encyclopedia
La feroerco estas roko entenanta feron, ĝenerale sub formo de oksidoj, kiel la baŭksito.
La ĉefaj ferercoj estas sulfidoj, karbonatoj kaj oksidoj. Sulfidoj (pirito, pirotito) ne estas uzataj por la produktado de fero ĉar la sulfuro fraĝiligas la ferajn alojojn. Ĝi prefere utiliĝas por la produkto de sulfura dioksido. Plej riĉaj en fero estas la oksidoj: magnetito kaj hematito. Hematito estas la plej grava fererco por la ferindustrio.
La fera enteno varias laŭ la mineralo. Estas scienda, ke la izomorfio, oftega ĉe la mineraloj, malpligrandigas la teorian entenon.
Pliaj informoj Mineralo, Kemia Formulo ...
Mineralo | Kemia Formulo | Teoria enteno de fero en la mineralo | Teoria enteno de fero post kalcinado |
---|---|---|---|
hematito | Fe2O3 | 69,96 | 69,96 |
magnetito | Fe3O4 | 72,4 | 72,4 |
magnesioferito | MgO·Fe2O3 | 56-65 | 56-65 |
goetito | Fe2O3·H2O | 62,9 | 70 |
hidrogoetito | 3Fe2O3·4H2O | 60,9 | 70 |
limonito | 2Fe2O3·3H2O | 60 | 70 |
siderito | FeCO3 | 48,3 | 70 |
pirito | FeS2 | 46,6 | 70 |
pirotito | Fe1-xS | 61,5 | 70 |
ilmenito | FeTiO3 | 36,8 | 36,8 |
Fermi
Ilmenito estas ĉefe erco de titano, fero estas sub-produktaĵo de la titana ekstraktado.