plej granda urbo en Pensilvanio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Filadelfio (angle Philadelphia [fɪləˈdɛlfiə] aŭskulti) estas la plej granda urbo en la ŝtato de Pensilvanio en Usono. Ĝia nomo signifas "Fratamo".
Filadelfio | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Pensilvanio kantona sidejo home rule municipality of Pennsylvania (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 19019–19255 • 19171 • 19172 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 603 797 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 339 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 57′ N, 75° 10′ U (mapo)39.952777777778-75.163611111111 [+] | ||||
Alto | 12 m [+] | ||||
Areo | 369,609252 km² (3 696 0.9 252 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Philadelphia [+] | |||||
| |||||
Ĝi estas la 5-a plej granda urbo en la lando kun 1,5 miliono da loĝantoj (pli ol 5 mln kun apudurboj).
La areo estas 369,6 km². Filadelfio havas 2 riverojn: Delaware kaj Schuylkill kaj etendiĝas sur ebenaĵo en la orienta parto de la lando.
Antaŭ dominado de britoj indianoj havis tie urbeton. William Penn fondis por britoj la urbon en 1682. En 1683 13 germanaj familioj de kvakeroj kaj menonitoj el la urbo Krefeld alvenis per la ŝipo Concord al Filadelfio kaj gvide de la germana juristo Franz Daniel Pastorius fondis la unuan germanan urbon en Nordameriko, kiu origine en la pensilvanigermana lingvo ricevis la nomon Deitscheschteddel ("germana urbeto") kaj poste la anglalingvan nomon Germantown - nun ĝi estas urboparto de Filadelfio.
Dum la sendependiga milito la urbo estis motoro de la movado. Ĝi estas plej konata por la libereca sonorilo kiun kolonelo John Nixon sonorigis antaŭ la unua publika lego de la Declaration of Independence (Deklaro de Sendependeco) la 4-an de julio 1776. The Pennsylvania Evening Post, gazeto de Filadelfio presita de Benjamin Towne el 1775 ĝis 1784, estis konsiderita la unua (aŭ dua) gazeto kiu presis la Deklaron de Sendependeco, kiun ĝi publikigis la 6an de julio, 1776.
Post Novjorko (1788–1790), inter la jaroj 1790 kaj 1800 Filadelfio estis la dua ĉefurbo de Usono, ĝis pretigo de la novkonstruita ĉefurbo Vaŝingtono.
La Centjariĝa Internacia Ekspozicio (angle Centennial International Exhibition) de 1876, la unua oficiala internacia ekspozicio en Usono, okazis en Filadelfio, el 10a de majo al 10a de novembro, 1876, por celebri la 100an jariĝon de la subskribo de la Deklaro de Sendependeco en Filadelfio.
Filadelfio troviĝas en subtropika klimato. Ĝis tiam la rekorda temperaturo estis 41 °C (1918).
La urbo havas internacian flughavenon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.