Inĉono

urbo en Sud-Koreio From Wikipedia, the free encyclopedia

Inĉono
Remove ads

Inĉono[1] (koree 인천, Incheon) estas milionurbo, universitata urbo, marhaveno kaj la tria plej granda urbo en Sud-Koreio.

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Iĉono.
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Geografio

Inĉono troviĝas sur ebenaĵo laŭ la Flava Maro en nordokcidenta parto de la lando.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis en 475. La nuna loknomo uziĝas ekde 1413. La moderna haveno fondiĝis en 1883. En 1950 granda batalo okakis por la urbo. En 2007 Inĉono deklaris sin "angla urbo", ĉar la urbo bezonas parolantojn de la angla lingvo. Tio estas moderna lingvolerna kampanjo.

Klimato

Inĉono havas kontinentan klimaton. Jare pluvas pli, ol 1100 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-septembro. Tiam la temperaturo varias inter 20-28 °C, en vintro tio estas sub frostopunkto.

Trafiko

Inĉon havas internacian flughavenon (konata kiel "Seulo") kaj grandan havenon. La kontaktoj trajne kaj voje estas bonaj. En la urbo metroo kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Thumb
Placo en Inĉono

Ĝemelurboj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads