Filma anonco
reklamo por longa filmo en formo de mallonga filmo, ofte montrata antaŭ alia (longa) filmo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Filma anonco, antaŭfilmo aŭ antaŭprezentaĵo estas filmeto aŭ similaĵo prezentanta resumon de filmo,[1] televidserio, videoludo aŭ muzikvideo. Ĝenerale, tiuj filmetoj daŭras malpli ol tri minutojn, kaj eĉ foje nur tridek sekundojn aŭ eĉ malpli, kaj ĝenerale estas akompanataj de fonmuziko rilata al la enhavo de la filmo. En multaj anoncoj oni eĉ ne mencias tiujn, kiuj aperas en la filmo, nur se ili estas tre konataj de la publiko aŭ pro ajna kialo alloga.
Filmaj anoncoj iam estis montritaj fine de projekciita longfilmo, kaj de tie venas la uzado de la anglalingva termino trailer (simila al termino remorko, lasta parto de veturilo).[2] Tiu praktiko ne multe daŭris, ĉar la publiko tendencas forlasi la kinejon tuj post la fino de la filmo. La filmaj anoncoj nun estas montrataj antaŭ la ĉefa filmo. Poste ili estis montritaj ankaŭ dum la reklamaĵoj de televido kaj ĉe retejoj.
La anoncoj ne estas nur mallongaj resumoj, sed foje ankaŭ precizaj kopioj de scenoj de la filmo aŭ de la filmado. Tio utilas kiel orientilo por la publiko pri la enhavo de la verko, la filmostilo, la kunteksto kaj ĝenerale kiel reklamaĵo de la kinprodukto.[3]