Stanley Kubrick
usona filmreĝisoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanley KUBRICK [stanli kjubrik aŭ kubrik] (naskiĝis la 26-an de julio 1928 en Novjorko, Usono; mortis la 7-an de marto 1999 en Childwickbury Manor ĉe St Albans, Britio) estis usona reĝisoro, scenaristo, produktoro, kameraisto kaj filmomuntisto. Li estis ekzemple reĝisoro de la famaj filmoj 2001: A Space Odyssey, Dr. Strangelove, Lolita, The Shining kaj Spartacus, inter aliaj. Liaj filmoj sukcesis kaj komerce kaj arte. Li loĝis kaj laboris en Britio ekde la 1960-aj jaroj. Kiel reĝisoro, li estis perfektomania kaj sindona, al la ĉagreno de aktoroj kaj siaj edzinoj (du el siaj tri geedziĝoj fiaskis).
Stanley Kubrick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Stanley Kubrick | |||||
Naskonomo | Stanley Kubrick | ||||
Naskiĝo | 26-an de julio 1928 (1928-07-26) en Bronkso, Usono | ||||
Morto | 7-an de marto 1999 (1999-03-07) (70-jaraĝa) en Childwickbury Manor | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Childwickbury Manor vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | Juda komunumo de Usono vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Urba Kolegio de Nov-Jorko • William Howard Taft High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ruth Sobotka • Christiane Kubrick vd | ||||
Infanoj | Vivian Kubrick vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • ĉefkameraisto • fotisto • filmproduktoro • scenaristo • filmmuntisto • kameraisto • plenuma produktoro • ŝakisto • scenografo • reĝisoro • produktoro vd | ||||
Laborkampo | kinejo • kina reĝisorado • kinfarado vd | ||||
Aktiva en | Holivudo vd | ||||
Aktiva dum | 1951–1999 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Parto de la movado nomita Nova Holivudo de fino de la 1960-aj jaroj, li estis konsiderita kiel unu el plej grandaj kaj plej influaj reĝisoroj ĉiutempaj. Liaj filmoj, tipe adaptaĵoj de noveloj aŭ romanoj, estas notataj pro siaj "briloj"[1] kaj unika kinfarado, atento al detalo serve de realismo, kaj la elvokiva uzado de muziko. La filmoj de Kubrick kovras varion de ĝenroj, kiaj milito, krimo, literaturaj adaptaĵoj, amaferoj, nigraj komedioj, horora filmo, eposo kaj scienc-fikcio. Kubrick famiĝis ankaŭ ĉar li estis postulema perfektisto, uzante penigan zorgon por ĉiu scenarado, kamera-verkoj kaj kunordigante de tre proksime la laboron kaj de la aktoroj kaj de la eksterekranaj kunlaborantoj.
Startinte kiel fotisto en Novjorko, Kubrick lernigis sin mem ĉiujn aspektojn de filmoproduktado kaj reĝisorado post gradiĝi el altlernejo. Liaj komencaj filmoj estis faritaj per malalta buĝeto, sekvite de la holivuda sukceso, Spartacus; li pasigis plej el la cetero de sia kariero vivante kaj filmante en Unuiĝinta Reĝlando. Lia hejmo ĉe Childwickbury Manor en Hertfordshire (norde kaj proksime de Londono) iĝis lia laborejo kie li faris siajn verkojn, enketadon, eldonadon kaj administradon de produktoraj detaloj. Tio permesis al li havi preskaŭ kompletan artan kontrolon de siaj filmoj, sed kun la rara avantaĝo havi financan subtenon el ĉefaj holivudaj studioj.
Multaj el liaj filmoj alportis novan grundon al kinfarado, kiaj 2001: A Space Odyssey (1968), nome scienc-fikcia filmo kiun la reĝisoro Steven Spielberg nomigis la "big bang" (praeksplodo) de sia generacio, kun renovigaj vidaj efikoj kaj scienca realismo.[2] Pro Barry Lyndon (1975), Kubrick akiris lensojn disvolvigitajn de Zeiss por NASA por filmi scenojn sub natura kandelaro kaj The Shining (1980) estis inter unuaj filmoj kiuj faris uzadon de Steadicam por stabiligi kaj fluigi rapidajn scenojn. Pri siaj komencaj kurtoj, Kubrick estis la kinisto kaj eldonisto de la unuaj du el siaj dektri aktoraj filmoj. Li reĝisoris, produktoris kaj verkis la tuton aŭ parton de la scenaroj por preskaŭ ĉiuj siaj filmoj.
Dum kelkaj el la filmoj de Kubrick estis polemikaj ĉe recenzoj, kiaj Paths of Glory (1957), Lolita (1962), kaj A Clockwork Orange (1971), plej el liaj filmoj estis nomumitaj por Oskar-premioj, Oraj Globoj aŭ BAFTA. Kinhistoriisto Michel Ciment konsideris liajn filmojn kiel "inter plej gravaj kontribuoj al la monda kino en la 20a jarcento"[3] dum reĝisoro Norman Jewison nomigis lin unu el la "plej grandaj majstroj" kiujn Usono iam produktis.[4]