Fosaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fosaĵo estas fosita, ordinare longa kavaĵo. Natura aŭ artefarita fosaĵo permesas drenadon de la surfaca kaj subsurfaca grundakvo el areo. Fosaĵoj ĉirkaŭantaj kastelojn, fortikaĵojn aŭ urbojn ofte estas plenaj je akvo por malhelpi al malamikoj eniron en la konstruaĵon.
Mallongaj fosaĵoj nomiĝas foso (laŭ NPIV).
Laŭ Francisko Azorín fosi estas FAri havaĵon eltirante teron.[1] Li indikas etimologion el latina fossus el fodere (kavigi, piki),[2] kaj li aldonas terminojn fosilo, por instrumento por fosi; fosisto, por homo kiu fosas; fosaĵo, por kavaĵo en tereno.[3]