Fosilia brulaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fosilia brulaĵo, fosilia bruligaĵo aŭ minerala brulaĵo estas hidrokarbonoj, kiuj troviĝis en la supraj tavoloj de la tera krusto. Tiuj varias de ege rapide elvaporiĝemaj materialoj kun malgranda rilatumo karbono:hidrogeno, kiel metano tra likvaj naftaĵoj ĝis tute nevaporiĝemaj mineraloj konsistantaj preskaŭ nur el karbono, kiel antracita karbo. Ili originas per la senoksigena dismetado de mortintaj enterigitaj organismoj, koncentrante organikajn kunmetaĵojn kreitajn de prahistoria fotosintezo.[1] La evoluo el biologiaj materialoj al karbonriĉa fosilia brulaĵo ĝenerale postulas plurmilionjaran geologian procezon.[2]
Laŭ pritaksoj en 2018, 85% de la hom-produktita energio venis pro brulado de fosiliaj brulaĵoj.[3]
Fosilia brulaĵo estas nerenovigebla energio, ĉar rezervoj, kiuj bezonis jarmilionojn por ekesti, estas elĉerpataj en nur jardekoj. Zorgoj pri liverado de fosilia brulaĵo estas unu el la plej oftaj kialoj de lokaj kaj globalaj konfliktoj. La globala movado direkte al la produktado de plene renovigebla energio povas anstataŭigi la kreskintajn bezonojn de fosilia brulaĵo.
Bruligo de fosilia brulaĵo produktas ĉirkaŭ 35 gigatunojn (miliardojn da metrikaj tunoj) da karbondioksido ĉiujare,[4] kaj laŭ pritaksoj naturaj procezoj povas elsorbi nur ĉirkaŭ dekonon de la produktata karbondioksido (3.2 miliardojn da tunoj) jare.[5] Karbondioksido estas la ĉefa forceja gaso, kiu kontribuas al tuttera plivarmiĝo, tio estas, ke la suna varmo estis kaptita ĉe la tera surfaco kaj la averaĝa ĉetera temperaturo konsekvence plialtiĝas.