From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco Giner de los Ríos (Arundo, Malago, 10-a de oktobro de 1839 — Madrido, 17-a de februaro de 1915) estis pedagogo, filozofo kaj eseisto hispana. Disĉiplo de Julián Sanz del Río, kreinto kaj direktoro de la Institución Libre de Enseñanza (ILE), helpis ankaŭ komplementajn projektojn kiaj la Museo Pedagógico Nacional (1882-1941), la Junta para Ampliación de Estudios (1907-1938), la Residencia de Estudiantes (1910-1939), la Pedagogiaj Misioj (1931-1937) aŭ la Lernej-kolonioj.[1] En sia plano por la ideala universitato, Francisco Giner proponis, ke, kiel institucio, estu "ne nur korporacio de studentoj kaj saĝuloj, sed ankaŭ etika potenco de la vivo".[2]
Francisco Giner de los Ríos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francisco Giner de los Ríos | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1839 en Ronda | ||||
Morto | 18-an de februaro 1915 (75-jaraĝa) en Madrido | ||||
Tombo | Civil Cemetery, Madrid (en) 40.421694 °N, 3.635808 °U (mapo) vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono Facultad de Filosofía y Letras (Universidad de Granada) (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Hermenegildo Giner de los Ríos (en) vd | ||||
Parencoj | Gloria Giner de los Ríos García (en) (nevino) Bernardo Giner de los Ríos (nevo) Laura de los Ríos Giner (en) (pranevino) Laura García de Giner (en) (bofratino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto universitata instruisto filozofo juristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la Hispana Enlanda Milito, la verkaro de Giner ĝenerale, kaj la ILE partikulare, estis kondamnitaj de la reĝimo de Franco laŭ ties procezo de purigo de la hispana instruistaro.[3][4]
Parto de la instruado kaj heredo de Francisco Giner de los Ríos rekuperiĝis el 1982.[5]
Kvankam la listo de profesoroj, iamaj lernintoj kaj kunlaborintoj rilate kun la ILE estus preskaŭ senfina, memorindas almenaŭ la nomoj de Leopoldo Alas «Clarín», Manuel Azaña, Gumersindo de Azcárate, Manuel Bartolomé Cossío, Aureliano de Beruete, Julián Besteiro, Bosch Gimpera, Alejandro Casona, Joaquín Costa, Manuel de Falla, Federico García Lorca, María Goyri, Juan Ramón Jiménez, Antonio Machado, María Moliner, Severo Ochoa, Eugenio d'Ors, José Ortega y Gasset, Alfonso Reyes Ochoa, Fernando de los Ríos, Pedro Salinas, Luis Simarro, Miguel de Unamuno, María Zambrano.
En la eldono de la kompleta verkaro fare de Espasa-Calpe de 1933, la verkoj de Giner de los Ríos estis grupigitaj tiele:[6]
La plej disvastigitaj verkoj de Giner estas eble la jenaj: la Antología Pedagógica (eldono de F. J. Laporta, Madrid, Santillana, 1977; 2a eld. 1988) kaj la Ensayos (eldono de Juan López-Morillas, Madrid, Alianza, 1969).
Unu el plej kompletaj antologioj de Giner troveblas en Obras selectas (eldono de Isabel Pérez-Villanueva Tovar, Madrid, Espasa Calpe, 2004). Estas pli facilaj antologioj, kiaj: El arte y las letras, y otros ensayos (eldono de Ignacio Sotelo, Sevilla, Fundación José Manuel Lara, 2007).
El la malplej konataj tekstoj sed tre ligitaj al la verkaro de Giner menciindas la Compendio de Estética, Sevilla, 1874; ampleksigita per la "Teoría de la Música" en definitiva eldono, Madrid, 1883 (eldono de P. Aullón de Haro, en Madrid, Verbum, 1995, 2a eld. ampleksigita 2009).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.