hispana pentristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco José DE GOYA Y LUCIENTES (naskiĝis la 30-an de marto 1746 en Fuendetodos, mortis la 16-an de aprilo 1828 en Bordozo) estis hispana pentristo kaj gravuristo.
Goya [GOja] loĝis kiel infano en Zaragozo, kie li lernis la metion. Poste, li translokiĝis al Madrido, kie li fariĝis oficiala pentristo de la kortego, dum la regado de la reĝo Karlo la 4-a. Lia verkaro enhavas pentraĵojn sur stablo kaj sur muro, kaj gravuraĵojn kaj desegnojn. Lia stilo evoluis el la rokoko, tra la novklasikismo, ĝis la antaŭromantismo, ĉiam interpretitaj laŭ tre persona kaj originala maniero,[1] kaj ĉiam per subtrajto de naturalismo, nome de montro de la realo senigita de idealisma rigardo kiu sennaturigu ĝin, en kiu gravas ankaŭ la etika mesaĝo. Por Goya la pentrarto estas vehiklo de morala instruado, ne simple estetika objekto.[2] Liaj plej tiutempaj referencoj estis Giambattista Tiepolo kaj Anton Raphael Mengs, sed li ricevis influojn ankaŭ de Diego Velázquez kaj de Rembrandt.[3] La goja arto estas unu el la mejloŝtonoj kiuj inter la 18a kaj la 19a jarcentoj anoncas la alvenon de la nuntempa pentrarto kaj estas pioniro de kelkaj el la pentravangardoj de la 20a jarcento, speciale de la ekspresionismo;[3][4] pro kio, oni konsideras lin unu el la hispanaj artistoj plej elstaraj kaj unu el la grandaj majstroj de la historio de la tutmonda arto.
Krome, lia verkaro montras la tumultan historian periodon en kiu li vivis, partikulare epizodojn de la Milito de Hispana Sendependiĝo, el kiuj la serio de bildoj Los desastres de la guerra estas preskaŭ moderna raportaĵo de la teruraĵoj fifaritaj dume[5] kaj komponas mondokoncepton senigita de heroeco en kiu la viktimoj estas ĉiam individuoj de ajna klaso kaj kondiĉo.
Grandan popularecon atingis lia Maja desnuda, parte favorita per la polemiko generita ĉirkaŭ la identigo de la portretita virino. De komenco de la 19a jarcento estas ankaŭ aliaj portretoj kiuj ekvojas al la nova burĝa arto. Fine de la konflikto hispan-franca li pentris du grandajn pentraĵojn pri la okazaĵoj de la Insurekcio de la 2-a de majo de 1808, kiuj plifirmigis antaŭaĵon kaj estetikan kaj temaran por la historia pentrarto, kiu ne nur komentas okazaĵojn proksimajn al la aktuala realo vivata de la artisto, sed ankaŭ atingas universalan mesaĝon. Inter aliaj liaj verkoj, lia pinta verkaro estas Los disparates,[6] kun la serio de olepentraĵoj sur seka muro, nome Nigraj Pentraĵoj, per kiu li ornamis sian kampardomon, nome la Quinta del Sordo.[6] En ili Goya antaŭis la nuntempan pentrarton kaj la variajn movadojn de avangardo kiu venos en la 20a jarcento, kaj ili estas, laŭ J. M. Matilla, nome ĉefo de Konservado de Desegnoj kaj Bildoj de la Nacia Muzeo Prado, «la unuaj montroj de la karaktero vere moderna de Goya, kiun sendube oni kvalifiku kiel unua moderna artisto».[6]
|
La verkaro de Goya konsistas el ĉirkaŭ kvincent olepentraĵoj kaj murpentraĵoj, krom ĉirkaŭ tricent akvafortoj kaj litografioj kaj centoj da desegnoj.[7] La majoritato estas konservata en la madrida Muzeo Prado, kvankam estas granda nombro de verkoj ankaŭ en Francio,[8] speciale en la Muzeo Luvro, same kiel en tiuj de Agen, Bajono, Besançon, Castres, Lille kaj Strasburgo.[9]
Post lanta metilernado en sia naskolando, en la stila medio de la malfrua Baroko kaj la religiaj bildoj, li veturis al Italio en 1770, kie li kontaktis kun la naskiĝinta novklasikismo, kiun li adoptis kiam li veturis al Madrido meze de tiu jardeko, kun rokoka pitoreskismo ĝenrisma derivita de sia nova metio kiel pentristo de kartonoj por tapetoj de la Real Fábrica de Tapices de Santa Bárbara. La majstreco en tiu agado kaj en aliaj rilataj kun la kortega pentrarto estis hegemoniita tiuepoke de Anton Raphael Mengs, dum la plej fama hispana pentristo estis Francisco Bayeu, kiu poste estos bofrato de Goya.
Grava malsano en 1793 kondukis lin al alproksimiĝo al pentrarto pli kreiva kaj originala, kiu esprimis temarojn malpli afablajn ol la modeloj kiujn li estis pentrinta por la dekoracio de la reĝaj palacoj. Serio de pentraĵetoj sur ladaĵoj farita dum lia sanrekuperado[10] kiujn li mem nomis «kaprico kaj invento»,[11] komencis la maturan fazon de la verkaro de la artisto kaj la transiron al la romantika estetiko.
Liaj pentraĵoj estas tre variaj:
Oni povas vidi evoluon al pli akraj kaj pesimismaj temoj, laŭlonge de lia vivo, okazigitan pro lia progresiva surdeco kaj pro la hororoj observitaj dum la milito inter la hispanoj kaj la francaj trupoj de Napoleono. Resume en ĉiuj aspektoj de lia arto li disvolvigis stilon kiu inaŭguris la Romantismon. La goja arto markas en Hispanio la ekon de la nuntempa pentrarto, kaj li estas konsiderata ĝenerale pioniro de la pentrartaj avangardoj de la 20a jarcento.
Goya naskiĝis en Fuendetodos, Aragón, Hispanio, en 1746 el familio de meza klaso[12]. Lia patro estis José Benito de Goya y Franque, kaj lia patrino nomiĝis Gracia de Lucientes y Salvador. Li pasigis parton de sia infanaĝo en Fuendetodos, kie lia familio loĝis en domo kiu montris la familian blazonon de lia patrino. Lia patro, kiu estis de eŭska origino, gajnis sian porvivaĵon kiel orumisto. Ĉirkaŭ 1749, la familio aĉetis domon en la grandurbo Zaragozo, kaj kelkajn jarojn poste transloĝiĝis tien, sed ĉiam alternis tempon ambaŭloke: fakte la plej aĝa filo (respektive frato) Tomás, kiu sekvis la patran metion, instalos en la vilaĝo sian atelieron en 1789. Fuendetodos situantas je ĉirkaŭ 40 km sude de la regiona kaj provinca ĉefurbo Zaragozo.
Goya eble vizitadis lernejon en Escuelas Pías. Li formis proksiman amikecon kun Martin Zapater ĉe tiu tempo, kaj ilia korespondado de la 1770-aj jaroj ĝis la 1790-aj jaroj estas valora fonto por komprenado de la frua kariero de Goya ĉe la kortego de Madrido.[15][16] Kiam li estis 10jaraĝa, la familio trapasis ekonomiajn problemojn kaj la infano devis eklabori. En la aĝo de 14, Goya studis kun la pentristo José Luzán, sed tio okazis jam en 1759, kiam la estonta pentristo estis 13jaraĝa, iom malfrua aĝo pli ol kutime. El tiu epoko ĝis 1763, oni scias malmulte, kaj laŭ Bozal, «neniom [el la verkaro de Goya] oni konservas el tiuj jaroj».[17] Tamen oni atribuis al tiu epoko kelkajn pentraĵojn de religia temo kiu montras nuancojn de stilo de malfrua baroko el Napolo de tiu unua majstro, perceptebla en Sagrada Familia con San Joaquín y Santa Ana ante el Eterno en gloria, datita, laŭ José Manuel Arnaiz, inter 1760 kaj 1763.[13] Josep Gudiol i Ricart tamen datas ĝin inter 1768 kaj 1769.[13]
Li transloĝiĝis Madriden, kie li studis kun Anton Raphael Mengs, pentristo kiu estis populara inter la hispana reĝa familio. Li interbatalis kun sia majstro, kaj liaj ekzamenoj estis nekontentigaj. Goya alsendis konkursaĵojn por la Reĝa Akademio de Belartoj en 1763 kaj 1766, sed ili estis malakceptitaj.[18]
Li tiam transloĝiĝis Romen, kie en 1771 li gajnis la duan premion en pentraĵokonkurso aranĝata fare de la Grandurbo Parmo. Poste dum tiu jaro, li revenis al Zaragozo kaj pentris partojn de la kupoloj de la Baziliko de la Kolono (inkluzive de Adoro de la Nomo de Dio), ciklon de freskoj en la monaĥa preĝejo de la Kartuzio de Aula Dei, kaj la freskojn de la Sobradiel Palaco. Li studis kun Francisco Bayeu y Subías kaj lia pentrarto komencis montri signojn de la delikataj nuancoj pro kiuj li iĝis fama.
Goya geedziĝis kun fratino de Bayeu, Josefa (li kromnomis ŝin "Pepa"),[19] je la 25-an de julio 1773. Tiu edziĝo, kaj la membreco de Francisco Bayeu en la Reĝa Akademio de Belartoj (ekde la 1765-a jaro) helpis al Goya akiri laboron kiel pentristo de desegnoj por la Reĝa Tapeta Fabriko. Tie, dum la daŭro de kvin jaroj, li kreis proksimume 42 desegnaĵojn, multaj el kiuj estis uzitaj por ornami (kaj varmigante izoli) la ne-kovratajn ŝtonmurojn de El Escorial kaj la Reĝa Palaco El Pardo, la ĵuskonstruitajn loĝejojn de la hispanaj monarkoj, proksimaj de Madrido. Tio ĉi alportis lian artan talenton al la atento de la homoj kiuj poste donis al li aliron al la reĝa kortego.[20] Li ankaŭ pentris tolon por la altaro de la Preĝejo de San Francisko La Granda en Madrido, verko kiu rezultigis lian nomumon kiel membro de la Reĝa Akademio de Belartoj.
En 1783, la Grafo de Floridablanca, favorato de reĝo Karolo la 3-a, komisiis Goya pentri sian portreton. Goya ankaŭ amikiĝis kun Kronprinco Don Luis, kaj pasigis du somerojn kun li, pentrante portretojn de kaj la Infanto kaj lia familio.[21] Dum la 1780-aj jaroj, lia cirklo de patronoj kreskis ĝis inkludi la Gedukojn de Osuna, kiujn li pentris, la Reĝon, kaj aliajn famulojn de la regno. En 1786, Goya ricevis salajron kiel pentristo de Karolo la 3-a. Post la morto de la Reĝo en 1788 kaj la franca revolucio en 1789, kaj dum la regado de Karolo la 4-a, Goya atingis la pinton de sia populareco kun reĝfamilianoj.
En 1789 li fariĝis la kortega pentristo de Karolo la 4-a, kaj en 1799 li estis nomumita la unua kortega pentristo, kun salajro de 50 000 realoj, kaj 500 dukatoj por kaleŝo. Li pentris la reĝon kaj la reĝinon, la tutan reĝfamilion, la Princon de la Paco, kaj multajn aliajn nobelojn. Liaj portretoj estas rimarkindaj pro ilia malinklino kaĵoli, kaj en la okazo de Karolo la 4-a kaj lia familio, la manko de vida diplomatio estas timiganta.[22] Postaj interpretistoj estis vidintaj tiun portreton kiel satiron; ĝi supozeble malkovras la koruptecon sub Karolo la 4-a. Dum lia regado, lia edzino Louisa laŭsupoze havis la veran potencon, pro kio ŝi estas poziciigita ĉe la centro de la grupportreto. Ĉe la malantaŭa maldekstro de la pentraĵo vidiĝas la artisto mem, strabante eksteren al la spektanto; kaj la bildo-en-bildo malantaŭ la familio prezentas Lot'on kaj liajn filinojn, tiel denove eĥigante la suban mesaĝon de korupto kaj kadukiĝo.
Dum iu tempo inter malfrua 1792 kaj frua 1793, grava malsano (kies preciza naturo ne estas sciata), Goya'n surdigis, kaj li iĝis malparolema kaj introspektiva. Dum lia resaniĝo, li entreprenis aron de eksperimentaj pentraĵoj. Lia eksperimenta arto — kiu inkludis pentraĵojn, desegnaĵojn, kaj amaran serion de akvafortoj, eldonitaj en 1799 sub la titolo Caprichos — estis farata paralele kun liaj pli oficialaj komisionoj de portretoj kaj religiaj pentraĵoj. En 1798 li pentris lumajn kaj aerecajn scenojn por la pendentivoj kaj kupolo de la Real Ermita (Reĝa Ermitejo) de San Antonio de La Florida en Madrido. Multaj el ili metas miraklojn de Sankta Antonio de Padovo en la mezon de tiutempa Madrido.
Francio invadis Hispanion en 1808, okazo sekvita de la Milito de Hispana Sendependiĝo de 1808 ĝis 1814. La rilato inter Goya kaj la kortego de la "entrudiĝinto-reĝo", Jozefo la 1-a, nome frato de Napoleono Bonaparte, ne estas konata; li pentris por francaj patronoj kaj simpatiantoj, sed konservis neŭtralecon dum la batalado. Post la restarigo de la hispana reĝo, nome Ferdinando la 7-a, en 1814, Goya neis iun ajn implikon kun la francoj. Kiam lia edzino Josefa mortis en 1812, li estis mense kaj emocie prilaboranta la militon per pentrado de La atako de mamelukoj kaj La Tria de Majo 1808, kaj preparado de la serio de presaĵoj poste konata kiel La Katastrofoj de Milito.[10] Ferdinando la 7-a revenis al Hispanio en 1814, sed rilatoj kun Goya ne estis amikaj. Goya pentris portretojn de la Reĝo por vario da organizaĵoj, sed ne por la reĝo mem.
Leocadia Weiss Zorrilla (kiu naskiĝis 1790), nome la domservistino de la artisto, pli juna per 35 jaroj, kaj malproksima parenco, loĝis kun Goya kaj prizorgis lin post la morto de Bayeu. Ŝi restis kun li en lia vilao "Quinta del Sordo" ĝis 1824, kun sia filino Rosario.[23] Leocadia aspektis verŝajne tre simile al la unua edzino de Goya, Josefa Bayeu, jel la mezuro ke unu el liaj pli famaj portretoj portas la singardan titolon de Josefa Bayeu (aŭ Leocadia Weiss).
La verkoj de Goya de 1814 ĝis 1819 estas plejparte komisiitaj portretoj. En 1819, pro volo sin izoladi, li aĉetis kamparan domon proksime de la rivero Manzanaro ekster Madrido.[24] Ĝi estis konata kiel la "Quinta del Sordo" (proksimume, "Domo de la Surdulo") sed la titolo devenis de ĝia antaŭa posedanto kaj ne de Goya mem. Tie li kreis la tielnomatajn "nigrajn pentraĵojn" kun intensaj, plagantaj temoj, kiuj rilatas al la timo de la artisto pri freneziĝo, kaj lia kredaro pri la homaro. Pluraj el tiuj, inkluzive de Saturno formanĝas sian filon, estis pentritaj rekte sur la muroj de liaj loĝoĉambroj.[25][26][27]
Goya perdis fidon je (aŭ iĝis minacata de) la kontraŭliberala politiko kaj socia sinteno de la restaŭrita hispana monarkio, kaj li eliris el Hispanio en majo 1824. Li heredigis la "Quinta del Sordo" al sia nepo Mariano kaj veturis al Bordozo,[28] kaj poste Parizen.[29] Li revenis al Hispanio en 1826, sed ree vojaĝis al Bordozo, kie li mortis pro apopleksio en la 16a de aprilo 1828,[30] je la aĝo de 82 jaroj. Li estis de katolika kredo, kaj estis entombigita en Bordozo, sed en 1919 liaj restaĵoj estis transdonitaj al la Reĝa Kapelo de Sankta Antonio de La Florido en Madrido.
Al Leocadia estis lasita nenio de la testamento de Goya; verŝajne li neniam volis pensi pri sia morto, do neniam reviziis la dokumenton. Ŝi skribis al kelkaj amikoj de Goya por plendi pri sia ekskludo, sed multaj el ŝiaj amikoj estis ankaŭ amikoj de Goya, kaj en tiu tempo ili estis maljunuloj aŭ mortintoj, aŭ mortis antaŭ ol ili povis respondi. Malriĉega, ŝi transloĝiĝis en luatan loĝejon kaj fordonis sian kopion de la Caprichos senpage.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.