From Wikipedia, the free encyclopedia
Francesco SFORZA (naskiĝis en San Miniato, en la 23-a de julio 1401 - mortis en Milano, en la 8-a de marto 1466) estis kondotiero kaj fondinto de la dinastio Sforza, en Milano. Li estis filo de Muzio Sforza (1369-1424) kaj frato de Alessandro Sforza (1409-1473)[1], al kiu li ofte bataladis. Kiel valora soldulo, li famiĝis pro sia kapablo faldi metalbastonojn per siaj propraj manoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Francisko Sforza (apartigilo) |
Pli malfrue li montris sin fakulo pri militaj taktikoj kaj bonega batalanto surkampe. Servante al la duko de Milano, li donis montrojn pri sia valoro kaj pli ol unufojon li forsavis la duklandon de Filippo Maria Visconti (1392-1447)[2], kiu, rekompence oferis al li la manon de Bianka, sia legitima filino. Post la morto de Filippo, kiu ne lasis virseksajn posteulojn, kaj post la disputo pri la trono, Francisko Sforza prenis al si la kontrolon de Milano en la 22-a de marto 1450. Post du jaroj li ricevis la imperian investituron kaj fariĝis duko de Milano, anstataŭante la antikvan dinastion Viskonti.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.