Frank Borzage
From Wikipedia, the free encyclopedia
Frank BORZAGE (23a de aprilo, 1894[1] – 19a de junio, 1962) estis usona kinarta reĝisoro kaj aktoro, plej memorita ĉar li reĝisoris 7th Heaven (1927),[2] Street Angel (1928), Man's Castle (1933),[3] kaj The Mortal Storm (1940).
Frank Borzage | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Frank Borzage | |||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1894 (1894-04-23) en Sallaga Urbo | ||||
Morto | 19-an de junio 1962 (1962-06-19) (68-jaraĝa) en Holivudo, Usono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro aktoro filmaktoro scenaristo reĝisoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Borzage estis sukcesa reĝisoro laŭlonge de la 1920-aj jaroj sed li atingis sian pinton en la fino de la muta kino kaj komenco de la sonkino. Absorbante vidajn influojn el la germana reĝisoro F.W. Murnau, kiu estis ankaŭ en Fox tiam, li disvolvigis sian propran stilon de riĉa vida romantikismo en tre sukcesa serio de filmoj en kiuj stelulis Janet Gaynor kaj Charles Farrell, kiel 7th Heaven (1927), pro kiu li ricevis la unuan Oskar-premion al Plej Bonkvalita Reĝisoro,[4] Street Angel (1928) kaj Lucky Star (1929). Li ricevis duan Oskar-premion pro la filmo de 1931 Bad Girl.
Li reĝisoris 14 filmojn nur inter 1917 kaj 1919, kaj lia plej granda sukceso en la epoko de la muta kino estis per Humoresque, kun la enspeziga stelulino Vera Gordon.[5][6]