Franz Kafka
aŭstra germanlingva verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Franz KAFKA [franc KAFka], tre malofte esperantigita kiel Franc' Kafko[1] (naskiĝis la 3-an de julio 1883 en Prago, mortis la 3-an de junio 1924 en Kierling [Kirling] (Aŭstrio) estis ĉeĥ-aŭstria germanlingva verkisto de noveloj kaj mallongaj rakontoj.
Franz Kafka | ||
---|---|---|
Kafka en 1917 | ||
Persona informo | ||
Franz Kafka | ||
Naskonomo | Franz Kafka | |
Naskiĝo | 3-a de julio 1883 en Prago, Aŭstrio-Hungario | |
Morto | 3-an de junio 1924 en Klosterneuburg-Kierling, Aŭstrio | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | laryngeal tuberculosis • inanicio vd | |
Tombo | New Jewish Cemetery vd | |
Religio | judismo vd | |
Nacieco | aŭstra | |
Etno | judoj vd | |
Lingvoj | germana • ĉeĥa vd | |
Loĝloko | Prago vd | |
Ŝtataneco | Cislajtio • Ĉeĥoslovakio vd | |
Alma mater | Germana Universitato Prago • Universitato de Karolo • College of Philosophy of the Prague German University • Faculty of Law, German University in Prague vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Hermann Kafka vd | |
Patrino | Julie Kafka vd | |
Gefratoj | Elli Kafka • Valli Kafka • Ottla Kafka vd | |
Edz(in)o | – | |
Amkunulo | Dora Diamant vd | |
Infanoj | sen valoro vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto, komercisto | |
Laborkampo | literaturo • Prague German Literature vd | |
Aktiva dum | 1904– vd | |
Verkado | ||
Ĝenroj | prozo | |
Verkoj | La Metamorfozo ❦ La Proceso ❦ La kastelo ❦ Antaŭ la leĝo ❦ La malaperinto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Franz Kafka estis filo de judaj komercistoj. Liaj gepatroj (ĉefe la patro) fervore kaj ambicie laboris por gajni pli kaj pli da riĉaĵoj kaj provis transdoni tiun ĉi idealon al sia filo. La juna Franz tamen estis tro sentema por mem fariĝi sukcesa komercisto. En la literatura agado li provis trovi trankvilon kaj internan pacon. Liaj verkoj ofte respegulas la kulposentojn de Kafka rilate al sia patro kaj ankaŭ liajn demandojn pri la senco de la homa vivo.
Li estis konsiderita fare de kritikistoj kiel unu el la plej influaj verkistoj de la 20-a jarcento. Kafka forte influis ĝenrojn kaj tendencojn kiaj ekzemple ekzistadismo. La plej multaj el liaj verkoj, kiaj ekzemple "Die Verwandlung" ("La metamorfozo"/"La transformiĝo"), "Der Prozess" (La proceso), kaj "Das Schloss" (La kastelo), estas plenigitaj el la temoj kaj arketipoj de fremdiĝo, fizika kaj psikologia brutaleco, gepatr-infana konflikto, roluloj sur timiga serĉovojo, labirintoj de burokratio, kaj misteraj transformoj.
Kafka estis naskita en etburĝa, germanlingva juda familio en Prago, tiam parto de la Austri-Hungaria Imperio. En lia vivdaŭro, la plej granda parto de la loĝantaro de Prago parolis la ĉeĥan, kaj la disiĝo inter ĉeĥ- kaj german-lingvaj homoj estis perceptebla realeco, kiam ambaŭ grupoj fortigis sian nacian identecon. La juda komunumo ofte troviĝis interne de la du sentoj, kompreneble levante demandojn pri loko al kiu oni apartenas. Kafka mem estis flua en ambaŭ lingvoj, sed konsideris la germanan sia gepatra lingvo.
Kafka trejniĝis kiel advokato kaj, post kompletigo de sia edukado por juro, akiris dungadon ĉe asekurentrepreno. Li komencis skribi novelojn en sia libertempo. Dum la cetero de sia vivo, li plendis pri la malmulto de la tempo, kiun li devis asigni al tio, kion li rigardis kiel sian vokiĝon. Li bedaŭris devi dediĉi tiom da atento al sia Brotberuf ("ĉeflaboro", laŭlitere "panotasko"). Kafka preferis komuniki per letero; li skribis centojn da leteroj al familio kaj proksimaj amikinoj, inkluzive de sia patro, sia fianĉino Felice Bauer, kaj sia plej juna fratino Ottla. Li havis komplikan kaj ĝenatan rilaton kun sia patro, kio havis gravan efikon al sia verkado. Li ankaŭ suferspertis konflikton pri sia judismo, sentante, ke ĝi havis malgrandan rilaton al li, kvankam kritikistoj argumentas, ke ĝi influis lian verkaron.
Nur kelkaj el la verkoj de Kafka estis publikigitaj dum lia vivodaŭro: la rakontaj kolektoj Betrachtung (Kontemplado) kaj Ein Landarzt (Kampara doktoro), kaj unuopaj rakontoj (kiaj ekzemple "Die Verwandlung") en literaturaj revuoj. Li preparis la rakontokolekton Ein Hungerkünstler (Malsata artisto) por presado, sed ĝi ne estis publikigita ĝis post lia morto. La nefinitaj verkoj de Kafka, inkluzive de liaj romanoj Der Prozess, Das Schloss kaj Amerika (ankaŭ konataj kiel Der Verschollene, La homo kiu malaperis), estis publikigitaj postmorte, plejparte fare de lia amiko Max Brod, kiu malobeis la deziron de Kafka havi la manuskriptojn detruitaj. Albert Camus kaj Jean-Paul Sartre estas inter la verkistoj influitaj el la verkaro de Kafka; la esprimo Kafkeca eniris diversajn lingvojn por priskribi superrealajn situaciojn kiaj tiuj de lia verkaro.