Gaspegio - Magdalena Insularo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gaspegio–Magdalena Insularo (france Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine) estas administra regiono de la provinco Kebekio, Kanado, ĉe la golfo Sankt-Laŭrenco. Ĝi konsistas el du partoj, la duoninsulo Gaspegio, kaj la Magdalen-Insuloj fore en la golfo apud la Insulo de Princo Eduardo.
Rapidaj faktoj Administra regiono, administra regiono de Kebekio [+] ...
Gaspegio - Magdalena Insularo | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
administra regiono de Kebekio [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Kebekio | ||
Ĉefurbo | Gaspé | ||
- koordinatoj | 49° N, 65° U (mapo)48.683333333333-65.4 [+] | ||
Akvokolektejo | 20 572,94 km² (2 057 294 ha) [+] | ||
Areo | 20 572,94 km² (2 057 294 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 89 342 [+] (2021) | ||
Denseco | 4,34 loĝ./km² [+] [+] | ||
|
|||
Gaspegio - Magdalena Insularo | |||
Vikimedia Komunejo: Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine [+] | |||
Fermi
Gaspegio ampleksas 20 102,69 km² kaj la Magdalen-Insuloj ampleksas 205,4 km², por tuto de 20 308,09 km². La tuta loĝantaro estas 94 336 (2006). La ĉefloko kaj plej granda komunumo estas la urbo Gaspé, ĉe la pinto de la duoninsulo.