germana botanikisto kaj entomologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg Dionysius EHRET (30-a de januaro 1708 – 9-a de septembro 1770) estis botanikisto kaj entomologo konata pro siaj botanikaj ilustraĵoj.[1]
Georg Dionysius Ehret | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Georg Ehret | |||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1708 en Heidelberg | ||||
Morto | 9-an de septembro 1770 (62-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanical illustrator (en) entomologo scienca ilustristo botanikisto pentristo vidartisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
Aktiva en | Chelsea vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ehret naskiĝis en Germanio al Ferdinand Christian Ehret, ĝardenisto kaj kompetenta desegnisto, kaj Anna Maria Ehret.[2] Li ekkarieris kiel ĝardenista metilernanto ĉe Heidelberg, li iĝis unu el la plej influaj eŭropaj botanikaj artistoj el ĉiu epoko. Liaj unuaj ilustraĵoj estis faritaj kunlabore kun Carl Linnaeus kaj George Clifford en 1735-1736. Clifford, riĉa nederlanda bankisto kaj guberniestro de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio estis entuziasma botanikisto kiu havis grandan herbarion. Li havis rimedojn por allogi talentojn de botanikistoj kiaj Linnaeus kaj artistoj kiel Ehret. Kune en la bieno de Clifford nome Hartecamp, sude de Haarlem en Heemstede apud Bennebroek, ili produktis Hortus Cliffortianus en 1738, ĉefverko de la frua botanika literaturo.
Kiel rezulto de la ekspluatado fare de Johann Wilhelm Weinmann, Ehret finis nur 500 bildojn el milo de la bildkomisio kaj translokiĝis al Anglio,[3] kie li estis promociita de Sir Hans Sloane, la Dro. Mead kaj de la klera Margaret Bentinck, Dukino de Portland. “Kvankam li ne trude imitis tion kion li vidis, nek li permesis, ke lia emo por la koloro kaj la desegno de floroj apartigu lin el la fundamentoj de la planta strukturo," Wilfrid Blunt observis en The Art of Botanical Illustration. Ehret sukcese ricevis mendojn. Gravuraĵoj de liaj botanikaj pentraĵoj ilustris la verkojn de Mark Catesby pri la flaŭro de la amerikaj kolonioj. Gravuraĵoj de lia serio Plantae et Papiliones Rariores, 1748-59, trovis vojon al la Porcelan-fabriko de Chelsea[4] Por Philip Miller li ilustris multajn el la plej rimarkendaj plantoj kiuj estas kultivataj en la Ĉelsia Botanika Ĝardeno. Ehret estis sur la pinto de sia profesio en 1768 kiam la juna botanikisto Joseph Banks revenis el Novtero kaj Labradoro kun la botanikaj specimenoj kiuj kreis lian fruan reputacion; li turnis sin al Ehret por ekhavi detalajn pentraĵojn surfelajn.[5]
La originala verkaro de Ehret troveblas en la Muzeo pri Natura Historio de Londono, en la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono, en la Reĝa Societo de Londono, en la Biblioteko Lindley de la "Royal Horticultural Society", en la Muzeo Viktoria kaj Alberto, en la Universitata Biblioteko de Erlangen, la Biblioteko LuEsther T. Mertz de la Novjorka Botanika Ĝardeno, kaj en la "Hunt Institute for Botanical Documentation" de Picburgo, Pensilvanio.
La genro Ehretia estis nomita liahonore.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.