From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg von VINCKE (5a de Majo 1811 – 3a de Junio 1875) estis prusia politikisto, oficiro, terposedanto kaj aristokrato de la familio Vincke.
Georg von Vincke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Georg Ernst Friedrich von Vincke |
Naskiĝo | 15-an de majo 1811 en Haus Busch |
Morto | 3-an de junio 1875 (64-jaraĝa) en Bad Oeynhausen |
Tombo | Hagen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Familio | |
Patro | Ludwig von Vincke (en) |
Frat(in)oj | Gisbert Vincke (en) kaj Baroness Karoline of Vincke (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Li studis juron en la Universitato de Berlino kaj en la Universitato de Göttingen, servis kiel volontulo dum unu jaro en la armeo, kaj poste laboris en tribunaloj de Berlino, Minden kaj Münster.[1] El la 1830-aj jaroj al 1850-aj jaroj li estis membro de diferencaj parlamentaj instancoj.[1]
Dekomence li estis subtenanto de konservativaj frakcioj, sed el 1852 li iom post iom subtenis la maldekstron, kaj estis unu el la ĉefaj opoziciantoj de Otto Theodor von Manteuffel. El 1867 al 1869 Vincke estis deputito en la parlamento de la Nordgermana Konfederacio.
Li estis konsiderita kiel unu el la plej grandaj oratoroj de la tiama Prusio.[1][2][3]
En 1852 li partoprenis en duelo kontraŭ Otto von Bismarck; tiu duelo finis sen vundo.[2][4][5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.