![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/9/9e/Geranyl_benzoate.png/640px-Geranyl_benzoate.png&w=640&q=50)
Geranila benzoato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Geranila benzoato aŭ C17H22O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la benzoata acido kaj geranila alkoholo, Geranila benzoato estas senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun agrabla odoro uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Geranila benzoato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Geranila benzoato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj.
Geranila benzoato | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Geranila benzoato | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Geranila benzoato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 94-48-4 | |
ChemSpider kodo | 4509792 | |
PubChem-kodo | 5353011 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun agrabla odoro | |
Molmaso | 258,361 g·mol-1 | |
Denseco | 0,996g cm−3[1] | |
Bolpunkto | 341 °C[2] | |
Ekflama temperaturo | 110 °C | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 6330 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/38 | |
Sekureco | S02 S24/25 S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P272, P273, P280, P302+352, P321, P332+313, P333+313, P362, P363, P391, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |