Gerolamo Cardano
itala matematikisto kaj astrologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝerolamo KARDANO (naskiĝis la 24-an de septembro, 1501 en Pavio, mortis la 21-an de septembro, 1576 en Romo) estis itala kuracisto[1], matematikisto, inventisto de kardan-krado, imaginara nombro kaj astrologo, inter la plej grandaj kleruloj siatempe.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Gerolamo Cardano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1501 (1501-09-24) en Pavio |
Morto | 21-an de septembro 1576 (1576-09-21) (74-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | latina • itala |
Ŝtataneco | Duklando de Milano |
Alma mater | Universitato de Pavio • Universitato de Padovo |
Familio | |
Patro | Fazio Cardano |
Patrino | Chiara Micheri |
Edz(in)o | Lucia Banderini |
Infano | Giovanni Battista Cardano |
Okupo | |
Okupo | filozofo • matematikisto • astrologo • inventisto • inĝeniero • kuracisto |
Fermi
Kardano publikigis pli ol 100 librojn dum sia vivo. En multaj fakoj li estis pioniro. Tiel lia laboro en baza algebro servis kiel bazo por la plua disvolviĝo de la studfako ĝis la disvolviĝo de abstrakta algebro de la fino de la 18a jarcento.
Lia persona vivo estis mizera, kaj malgraŭ la granda profesia respekto, kiun li ricevis, li konis seniluziiĝojn de sia geedzeco kaj infanoj. Lia vetludmanio igis lin forlasi sian sciencan laboron por longaj periodoj.