Granda Ĉina Muro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Granda Ĉina Muro (en tradicia ĉina: 長城 aŭ en simpligita ĉina: 长城, en pinjino: Chángchéng), ankaŭ konata en Ĉinio kiel la Murego de dekmil Lioj (万里长城, en pinjino: Wànlĭ Chángchéng), estas kolektiva nomo de serio de antikvaj ĉinaj fortikaĵoj, konstruita ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 16-a, dum la dinastio Ming ĉe la nordaj landlimoj de Ĉinio por protekti kaj plifirmigi la teritoriojn de ĉinaj ŝtatoj kaj la imperio kontraŭ variaj nomadaj grupoj de stepoj.
Granda Ĉina Muro | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
vidindaĵo • fortikigita linio [+] | |||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 40° 25′ 0″ N, 116° 5′ 0″ O (mapo)40.416666666667116.08333333333 | ||||||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||||||
Granda Ĉina Muro | |||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Great Wall of China [+] | |||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
La muregon konstruis la ĉinoj, por ŝirmi Ĉinion kontraŭ la Mongoloj kaj aliaj diversaj nordaj popoloj. Ĝin antaŭis kelkaj muroj konstruitaj tiom frue kiom ekde la 7-a jarcento a.K.,[1] kontraŭ triboj el nuntempaj Mongolio kaj Manĉurio; tiuj fragmentoj estis poste kunigitaj de Qin Shihuangdi (220–206 a.n.e.), nome unua imperiestro de Ĉinio. Malmulto el la frua murego restas.[2] Poste, multaj sinsekvaj dinastioj konstruis kaj eltenis multajn partojn de la landlima murego. La plej bone konataj partoj de la murego estis konstruitaj de la dinastio Ming (1368–1644).
Krom defendo, aliaj celoj de la Granda Muro estis la landlima kontrolo, kio ebligis la meton de impostaj pagodevoj pro varoj transportitaj laŭlonge de la Silka Vojo, regulado aŭ kuraĝigo de komerco kaj kontrolo de enmigrado kaj elmigrado.[3] Krome, la defendaj karakteroj de la Granda Muro estis plibonigitaj per la konstruado de gvatoturoj, trupbarakoj, kantonmentoj, signalejoj pere de fumo aŭ fajro, kaj la fakto ke la vojo de la Granda Muro servis ankaŭ kiel transporta koridoro.
La murego laŭ tradiciaj kalkuloj longas 6 700 km, de Shanhaiguan (山海关) oriente, ĉe 40° 00' 09" N 119° 44' 56" E Mapo, al Jiayuguan (嘉峪关) okcidente, ĉe 39° 49' 00" N 98° 18' 00" E Mapo. Sed la landlimaj muregoj konstruitaj de diversaj dinastioj havis multajn diversajn murejojn. Kolektive konsideritaj, ili etendiĝas el la Liaodongo oriente ĝis la lago Lop okcidente, el la nuntempa Ĉini–Rusia landlimo en la nordo al la rivero Taohe en la sudo; laŭlonge de arko kiu iel markas la bordon de la Mongolia stepo. Kompletklopoda arkeologia esplorado, uzante modernajn teknologiojn, konkludis, ke la muregoj konstruitaj de la dinastio Ming estas 8 850 km longaj.[4] Tio estas formata de ĝis 6 259 km de sekcioj de la nuntempa murego, 359 km de tranĉeoj kaj de 2 232 km de naturaj defendobarieroj kiel montetoj kaj riveroj.[4] Alia arkeologia esploro trovis, ke la tuta murego kun ĉiuj siaj branĉoj estas 21 196 km.[5] Hodiaŭ, la defendosistemo de la Granda Murego estas ĝenerale agnoskita kiel unu el la plej impresaj arkitekturaj vorkoj kaj faritegoj en la historio de la homaro.[6]