Groso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La groso (Ribes uva-crispa) apartenas, same kiel la blanka, ruĝa kaj nigra ribo, al la genro Ribo. La groso formas pikan arbuston.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Groso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ribes uva-crispa L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Krom kultivado la groso ankaŭ kreskas en la naturo.
La groso estas sinpolenanto, sed insektoj donas pli bonan polenadon. La rikolto en Eŭropo estas de la komenco de julio ĝis la komenco de aŭgusto.
Grosoj estas vegetative plimultigataj per stikado.
Estas tri tipoj da grosoj:
- kun verdaj beroj
- kun flavaj beroj
- kun ruĝaj beroj
En Nord-Ameriko tre simila specio, la helruĝa groso Ribes hirtellum estas indiĝena.