From Wikipedia, the free encyclopedia
Guelmim, arabe كلميم, (antaŭe Goulimine aŭ Guelmin) estas grandurbo en Maroko. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco de Guelmim kaj ĉefurbo de la regiono Guelmim-Kaap. La urbo estas konata, kiel Enirejo al la dezerto.
Guelmim | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo municipo de Maroko urbego vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 318 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 59′ N, 10° 4′ U (mapo)28.983333333333-10.066666666667 [+] | ||
Alto | 298 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guelmim [+] | |||
Guelmim situas jam pli supre, ol la marborda ebenaĵo en sudokcidenta sekcio de la lando. Atlantika Oceano etendiĝas 30, Tiznit 110, Agadir 200 km.
La urbo estis iam karavana centro laŭ la vojo al Timbuktuo. Hodiaŭ ĝi estas grava loko de komerco. La merkato pri kameloj estas la plej granda en Maroko. En oazoj de la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri palmoj. La proksima marbordo jam estas konata banloko.
En Guelmim la klimato estas seka kaj arida, kie la averaĝa temperaturo varias inter 12 °C en vintro kaj 30 °C en somero, sed ĝi povas facile fali sub 5 C aŭ superi 40 °C. La averaĝa jara pluvokvanto atingas 217 mm.
Guelmim havas tre malgrandan flughavenon. El la urbo kuras 4 ĉefvojoj al diversaj direktoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.