Haĝo
islama pilgrimado al Mekko From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Haĝo (arabe الحج /haĝ/) estas unu el la tiel nomataj kvin pilieroj de islamo por sunaistoj sed ankaŭ unu el la ĉefaj principoj de la kredo por ŝijaistoj.

Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
Remove ads
Priskribo
Ĝi estas pilgrimado al Mekko, kiun ĉiu islamano devas fari almenaŭ unufoje en la vivo, se iel ajn eblas, kongrue kun fizikaj kaj materialaj rimedoj. Haĝo okazas dum la dek unuaj tagoj de la dekdua monato de la islama kalendaro. Ĉirkaŭ du milionoj da homoj el ĉiuj mondopartoj pilgrimas al Mekko ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celpunkto de la pilgrimado estas la Kaabo, kiujn kredantoj ĉirkaŭiras sepfoje maldekstrerotacien. Kaabo estas laŭ Korano (III, 96, 97) "la unua Domo" kaj "la restadejo de Abraham". Ĉiu homo, kiu plenumis Haĝon rajtas nomi sin "haĝulo" aŭ Haĝi kaj porti verdan turbanon.
Remove ads
Historio
En la 19-a de junio 2024, je la fino de Haĝo la saŭdarabiaj aŭtoritatoj informis, ke okazis almenaŭ 550 mortoj dum la pilgrimado al Mekko pro temperaturoj de ĝis 50ºC, spite la fakton, ke oni organizis grandan sansisteman klopodon.[1] Kelkajn tagojn poste oni konfirmis, ke la mortoj estis pli ol milo, kaj ĉefe egiptianoj.[2]
Bildaro
La ebenaĵo de Arafat dum la tago de Haĝo - Pilgrimantoj ĉirkaŭiras maldekstrerotacien dum Haĝo en Kaabo.
- Simplaj vestaĵoj de pilgrimantoj
- Preĝantaj pilgrimantoj en Masĝid al-Haram.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads