Hector-Louis Langevin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hector-Louis Langevin (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1826(nun 1826-08-25), mortis la 11-an de junio 1906) estis kanada politikisto. Li estis inter la Patroj de la Konfederacio, kiuj en 1867 interkonsentis pri la kreado de la Kanada Konfederacio kiu signifis la kreon de la ŝtato Kanado el teritorioj de la eksa "Brita Nordameriko", do nordamerikaj terenoj antaŭe kolonie ligitaj al Britio. La politikisto reprezentis la nunan kanadan provincon Kebekio, kaj partoprenis en ĉiuj el la tri konferencoj okazigitaj cele al la kreado de la konfederacio, en Kebeko kaj Charlottetown en 1964 kaj en Londono en 1866.
- Hector-Louis Langevin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Hector-Louis Langevin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kanadano. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |