Helene WEIGEL [helene vajgl] (* la 12an de majo 1900 en Vieno, Aŭstrio † la 6an de majo 1971 en Orienta Berlino, Germanio) estis aktorino kaj intendantino.
Helene Weigel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1900 en Vieno |
Morto | 6-an de majo 1971 (70-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Doroteurba tombejo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio Germana Demokratia Respubliko |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Siegfried Weigl (en) |
Patrino | Leopoldine Weigl (en) |
Edz(in)o | Bertolt Brecht (1929–1956) |
Infanoj | Stefan Brecht (en) , Barbara Brecht-Schall (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto filmaktoro teatra aktoro teatrestro |
Ŝi pasigis sian junaĝon en Vieno. Sian unuan rolon ŝi prezentis en 1919 en Frankfurto ĉe Majno: la Marie en la dramo Woyzeck de Georg Büchner. En la jaro 1922 ŝi transloĝiĝis al Berlino, kie ŝi rapide famiĝis per diversaj karakteraj roloj. En 1929 ŝi edziniĝis al Bertolt Brecht, la paro havis du idojn.
Ekde 1933 ŝi kune kun sia familio forlasis Germanion, vivonte en Svislando, Danio, Svedio, Finnlando kaj Usono. Ŝia aktora kariero tiutempe stagnis, sed reveninte al (Orienta) Germanio en 1948, ŝi havis grandan sukceson en la teatraĵo Mutter Courage und ihre Kinder, kiun verkis ŝia edzo. Kune kun li ŝi fondis la teatran ensemblon Berliner Ensemble, kies intendantino ŝi fariĝis. La ensemblo havis eksterordinaran sukceson en Berlino, kaj pli kaj pli ankaŭ eksterlande.
Helene Weigel mortis en 1971 en Orienta Berlino.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.