Eŭropa teologiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Heinrich von Gorkum respektive Heinrich von Gorinchem, latine Henricus Gorcomius (naskiĝis en 1378 en Gorinchem, mortis la 19-an de februaro 1431 en Kolonjo) estis filozofo, doktoro pri teologio, karmelano kaj universitata profesoro, tre renoma dank' al siaj komentarioj pri Sankta Tomaso de Akvino kaj liaj defendoj pri la tomismaj konceptoj. La 27-an de februaro 1420 li doktoriĝis pri teologio kaj baldaŭ fariĝis kanceliero de la Universitato de Kolonjo.
Henriko de Gorkumo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1378 en Gorinchem | |
Morto | 19-an de februaro 1431 en Kolonjo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Nederlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo teologo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | komentarioj pri Tomaso de Akvino | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Heinrich von Gorkum probable studis en la Universitato de Parizo, kie li ricevis la diplomon je Majstro de la Artoj, en 1398, kiam li komencis instrui kaj restis ĝis 1402. En 1420, li fariĝis profesoro pri teologio en la malnova Universitato de Kolonjo, kie, en la sekvanta jaro, estis nomumita rektoro. En Kolonjo Henriko fondis Malgrandan Kolegion (konata germane kiel Burse), kiu pli poste nomiĝis Gimnazio Montano (Gymnasium Montanum), la unua el la tri plej gravaj kolegioj de la universitato. En 1424, li fariĝis vickanceliero de la universitato, kaj en 1426, elektiĝis pastro en preĝejo Klein St. Martin, en Kolonjo. Li konservis ambaŭ postenojn ĝis sia morto. En 1427, li fariĝis kanoniko en la preĝejo de Sankta Ursula. Li mortis kiel profesoro pri teologio en la 19-a de februaro 1431.
El siaj skribaĵoj oni povas konstati renovigan intereson en la verkoj de Tomaso de Akvino, kiujn li traktis laŭ lerta maniero. La manuskriptoj de Henriko de Gorkum portis en la 15-an jarcenton la renaskiĝon de la tomisma doktrino. Li ankaŭ penis harmoniigi la ideojn de Tomaso de Akvino kun tiu de Alberto Magno. Kvankam Henriko estis malnovstila, liaj verkoj elmontras kelkajn influojn de Jean de Gerson (1363-1429)[1] kaj de la platonaj tendencoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.