helena diino; edzino kaj fratino de Zeŭso From Wikipedia, the free encyclopedia
Hera (Ἥρα aŭ "protektema" en la greka) ankaŭ latine Juno (Iūno)[1] estis la diino de la geedzeco, kaj de la fekundeco. Ŝi estis la edzino de Zeŭso, kaj la reĝino de la olimpanoj.
Hera disputis multe kun Zeŭso pro liaj amaferoj. Ŝi malamis ankaŭ la heroon Heraklon, ĉar li estis la eksteredzeca filo de ŝia edzo kaj la bela mortonta Alkmeno. Aliflanke, ŝi protektis alian heroon, Jazonon.
Multaj mitologoj kredas, ke la kulto de Hera estas prahistoria. Antaŭ pli ol dek mil jaroj, la homo adoris prototipan diinon de la fekundeco, kaj ĉi-tiu diino fariĝis Hera en Grekio, kaj grade perdis sian hegemonion kiel ĉefdio al Zeŭso. La antropologoj trovis multajn figuretojn[en] de la nuda dika Granda Patrina Diino en Eŭropo.
La pavo kaj la guno estas ŝiaj kunligitaj bestoj.
La Heraio (greke Ηραία) estis sporta kaj religia festo okazinta en antikva Grekio en la greka urbo Olimpio en antikvaj tempoj. La festo estas nomata laŭ la Hera diino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.