From Wikipedia, the free encyclopedia
La vilaĝo Hinterhermsdorf situas ĉe la orienta rando de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Meze tra la vilaĝo tiriĝas la limo inter elba grejso kaj luzacia granito. Administre ĝi apartenas al la urbo Sebnitz.
En Hinterhermsdorf staras 62 domoj de la tipo Umgebindehaus (germane, prononcu: Umgebindehaŭs), tio estas specifa trabfaka konstruaĵo karakteriza por multaj vilaĝoj de la orienta Ercmontaro, Elba Grejsmontaro kaj Supra Luzacio.
En unu el ili estas muzeo kun historia loĝoĉambro de arbara laboristo (germane: Waldarbeiterstube).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.