La hopia lingvo estas jut-azteka lingvo parolata de la hopia popolo de nordorienta Arizono, Usono, kvankam hodiaŭ iuj hopioj estas unulingvaj anglalingvanoj.

Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Northern Uto-Aztecan ...
Hopia lingvo
lingvo moderna lingvo
Northern Uto-Aztecan
Parolata en Usono
Regiono Nordorienta Arizono
Parolantoj ~5 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

jut-azteka
norda jut-azteka lingvaro
hopia
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 nai
  ISO 639-3 hop
  Glottolog hopi1249
Angla nomo Hopi
Franca nomo hopi
vdr
Fermi

La uzado de la lingvo laŭgrade malkreskis tra la daŭro de la 20-a jarcento. En 1990, oni taksis, ke pli ol 5 000 popolanoj povis paroli la Hopian denaske, almenaŭ 40 el ili unulingve.

Malgraŭ la fakto, ke relative malmultaj homoj povas paroli la Hopian, estas tre malverŝajne, ke ĝi frontos la danĝeron estingiĝi en la proksima estonteco, ĉar la uzado de lingvo nun rekreskas. Multaj hopiaj infanoj estas kreskigataj en la lingvo, multampleksa Hopia-Angla vortaro estas publikigita, kaj grupo nomita la Hopi Literacy Project (Hopia Projekto por Legivo) fokusis sian atenton sur akcelado de la lingvo.

Fonologio

Vokaloj

La Hopia havas ses vokalojn, skribitajn a, e, i, o, u, kaj ö. La unuaj kvin estas prononcita proksimume kiel la respektivaj Esperantaj vokaloj, dum la lasta estas proksimume la sama kiel en la Germana (en la IFA, ili estas respektive /ɑ/, /e/, /i/, /o/, /ɨ/, kaj /ø/). Ĉiuj ses vokaloj okazas en longa kaj mallonga formoj; longaj vokaloj estas indikitaj en skribado per skriba duobligo.

Konsonantoj

La konsonantoj de la Hopia estas


(/β/, literumita per v, estas verŝajne kaj fonemo proprarajte, kaj ankaŭ intervokala alofono de /p/):

Metafiziko

Benjamen Lee Whorf, konata lingvisto, ekzempligis per la Hopia lingvo sian argumenton ke onian mondo-vidon afektas onia lingvo kaj inverse. Inter la plej ŝoke surprizaj pretendoj de Whorf estis tio, ke la Hopia havas “neniajn vortojn, gramatikajn formojn, konstruaĵojn aŭ esprimojn kiuj rekte signas kion ni nomas “tempo”.”[1] Tamen, aliaj lingvistoj kaj filozofoj skeptikas pri la argumento de Whorf, kaj liaj konstatoj pri la Hopia estas disputitaj aŭ malakceptitaj.[2]

Vidu ankaŭ

  • Qatsi trilogio

Piednotoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.