Hugo de Vries
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hugo Marie de Vries (16-a de februaro 1848, Haarlem — 21-a de majo 1935, Lunteren) estis nederlanda genetikisto kaj biologo kaj unu el la tri remalkovrintoj de Gregor Mendel kaj ties heredoleĝoj (la du aliaj estis Erich Tschermak kaj Carl Correns).
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Hugo de Vries | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1848 (1848-02-16) en Harlemo |
Morto | 21-an de majo 1935 (1935-05-21) (87-jaraĝa) en Lunteren |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Universitato de Lejdeno |
Okupo | |
Okupo | botanikisto • biologo • genetikisto • profesoro • universitata instruisto |
Verkoj | De ademhaling der planten Het leven der bloem De voeding der planten |
Fermi
Li verkis teorion de mutacio (1901 kaj 1903), granda instigo por esplorado de evoluo. Lia oficiala botanika aŭtorkodo estas „de Vries“.
De Vries ĉefe eksperimentis pri fiziologio de plantoj kaj evoluscienco. Li esploris pri planta spirado, la estiĝo de gajloj kaj longtempe pri osmozo.