From Wikipedia, the free encyclopedia
Botanikisto aŭ plantosciencisto estas tiu sciencisto kiu okupiĝas pri botaniko. La profesio apartenas al la biologoj.
Botanikisto aŭ plantosciencisto estas sciencisto kiu specializas en tiu studfako. La termino "botaniko" derivas el la vortoj de la antikve-greke βοτάνη, botanē signifante "paŝtejo", "herbaro", aŭ "furaĝejo"; βοτάνη estas siavice deriva el βόσκειν (boskein), "manĝi" aŭ "paŝtadi".[1][2][3] Tradicie, en botaniko estis inkludita ankaŭ la studo de fungoj kaj algoj fare de fungosciencistoj kaj algosciencistoj respektive, kun la studo de tiuj tri grupoj de organismoj restantaj ene de la sfero de intereso de la Internacia Botanika Kongreso. Nuntempe, botanikistoj studas proksimume 400,000 speciojn de vivantaj organismoj[4] el kiuj ĉirkaŭ 260,000 specioj estas vaskulaj plantoj kaj ĉirkaŭ 248,000 estas florplantoj.[5]
La studado de diversaj utilaj herboj por la kuracado kontraŭ malsanoj komencis jam dum la prahistorio de Egipto. Post jarcentoj monaĥoj plantis spicherbojn en la monaĥeja ĝardeno, krome ili priskribis la terapiojn kun spicherboj. Baldaŭe aperis ankaŭ botanikaj ĝardenoj apud la universitatoj, jam ne nur por spicherboj, sed diversaj kreskaĵoj. Tie elektitaj profesoroj okupiĝis pri kulturo de la kreskaĵoj. Iliaj taskoj estis determini, katalogi kaj priskribi la plantojn. Karolo Lineo kondukis en 1753 la dunoman nomsistemon, kiu restas en uzo eĉ ĝis nun. La profesio disbranĉiĝis, ĉar dum profesia esplorado de kreskaĵoj la specoj pligrandiĝis, tial estas konataj ekzemple fungosciencoj, algosciencistoj ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.