Reĝlando de Nederlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Reĝlando de Nederlando (nederlande Koninkrijk der Nederlanden) estas kunmetita suverena ŝtato konsistanta el sep teritorioj, la plej granda el kiuj — Nederlando mem — situas en la Okcidenta Eŭropo, kaj la ceteraj ses en Karibio. Arubo, Kuracao kaj Sint-Maarten havas la statuson de memregata ŝtata formaĵo; Bonero, Sint-Eustatius kaj Saba estas specialaj komunumoj, kune nomataj Kariba Nederlando. Rilatoj inter la membroj de la reĝlando estas reguligataj per la Ĉarto de la Reĝlando de Nederlando akceptita en 1954. Suma areo de la Reĝlando de Nederlando estas 42 519 km², la loĝantaro estas 16 801 000 homoj. Areo de la Reĝlando en Karibio estas 993 km², la loĝantaro estas 301 000 homoj.

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads