Apusfalkoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Apusfalko estas malgranda, tre rapida falko kun longaj mallarĝaj flugiloj, de kio venas la komparo kun apusoj. estas kvar birdospecioj nomataj apusfalko, kaj kelkaj aliaj kiuj, kvankam nomataj falkoj, estas tre similaj. Ĉiuj specializas esti viglegaj flugistoj. Kvankam ili kaptas predojn surgrunde se estas oportuno, plej predo estas kaptata dumfluge: ĉefe insektoj estas kaptataj enaere, sed ankaŭ apusoj kaj hirundoj ofte ne povas eviti apusfalkojn.
Apusfalkoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Falco subbuteo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||
ĉirkaŭ 37; vidu tekston. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La "tipaj" apusfalkoj estas tradicie konsiderataj subgenro Hypotriorchis pro ties simila morfologio: ili havas ampleksajn kvantojn de malhela ardezgrizo en sia plumaro; la vanga areo estas nigra kaj en subaj partoj kutime havas longajn nigrajn striojn. La vostoj estas malhelaj aŭ havas nur bendojn (White et al. 1994).
Monofilio de Hypotriorchis estas konfirmata de analizoj de DNA, kvankam la precizaj limoj de la grupo estas ankoraŭ necertal. La apusfalkoj ŝajne estas unu el la stripoj de Falco kiu aperis ĉirkaŭ la limo inter Mioceno kaj Plioceno antaŭ ĉirkaŭ 8-5 milionoj da jaroj kaj sekve radiado - tiukaze tra la tuta Malnova Mondo. Ties rilato al la grupoj de la Migra falko kaj de la turfalkojne estas bone solvita, tamen; taksonoj kiel la Ruĝpieda falko aperas en kelkaj intermezaj grupiĝoj inter la turfalkoj kaj la tipaj apusfalkoj.[1]
- Alaŭdfalko (Falco subbuteo).
- Afrika apusfalko (Falco cuvierii).
- Orienta apusfalko (Falco severus).
- Aŭstralia apusfalko (Falco longipennis) estas nekomuna sed disvastigata en Aŭstralio. Dum la sudhemisfera vintro, kelkaj birdoj migras norden de la kontinento aŭ al la insuloj de Sudorienta Azio.
- Malhela falko (Falco concolor) de nordafrikaj dezertoj.
- Kliffalko (Falco eleonorae) okupis la areon de Mediteraneo dum la nordhemisfera somero, kaj migras suden al Madagaskaro por la suda somero.
La jenaj specioj estas provizore lokigitaj tie:
- Novzelanda falko (Falco novaeseelandiae).
- Bruna falko ( Falco berigora)
- Taita falko (Falco fasciinucha)