Novzelanda falko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Novzelanda falko (Falco novaeseelandiae, maorie kārearea) estas specio de falko, tio estas rabobirdo el la familio de Falkedoj. Ĉar ĝi estas malgranda svelta falko oni atribuas ĝin al fermita grupo de similaj falkoj nomataj apusfalkoj kaj ofte konsiderataj subgenro nome Hypotriorchis.[2]
Novzelanda falko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco novaeseelandiae Gmelin, 1788 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi vivas nur en Novzelando, kaj estas la ununura falko kaj la ununura restanta rabobirdo endemia de Novzelando.
La Novzelanda falko troviĝas ĉefe en densa arbustaro kaj deklivoj de alta kamparo en la Suda Insulo kaj estas rare vidata norde de linio tra la centra areo de la Norda Insulo. Ankaŭ malgranda populacio reproduktiĝas en la Aŭklandoj; tiu specio estas konata el la Chatham-insularo nur el restaĵoj de fosilioj. Kvankam protektata el 1970, ĝi estas konsiderata kiel vundebla specio.
Ornitologoj varie priskribis la Novzelandan falkon kiel aberacia membro de la apusfalkoj aŭ kiel rilata al la tri sudamerikaj specioj (nome la F. deiroleucus, F. rufigularis kaj la F. femoralis); kvankam studoj de plumoproteinoj sugestas proksiman rilaton al la aŭstralia Bruna falko.[3]