From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Kortumo (IK, france Cour internationale de justice; angle International Court of Justice, akronime ICJ) estas la ĉefa jurisdikcia organo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas sian sidejon en la Palaco de Paco ("Vredespaleis") de Hago, Nederlando. Ĝian funkciadon kaj kompetentecon regulas la UN-ĉarto kaj la Statuto de la IK. Ĝi estas posteulo de la Internacia Konstanta Kortumo starigita kadre de la Ligo de la Nacioj.
Internacia Kortumo | ||
---|---|---|
internacia tribunalo principal organ of the United Nations (en) | ||
Komenco | 1945 vd | |
Antaŭe | Konstanta Kortumo de Internacia Justico vd | |
Geografia situo | 52° 5′ 12″ N, 4° 17′ 44″ O (mapo)52.0866666666674.2955555555556 | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Palaco de Paco | |
Situo | Hago | |
| ||
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Partioj antaŭ la IK povas esti nur ŝtatoj, sed ne internaciaj organizaĵoj aŭ aliaj subjektoj de la internacia juro. Aliron al la IK havas nur kontraktŝtatoj de la IK-statuto. Ili estas unuflanke ĉiuj membroj de UN kaj aliflanke ĉiuj ŝtatoj kiuj estas nemembroj sed akceptis la statuton. Ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj povas direkti sin al la IK.
La 15 juĝistoj de la kortumo estas ĉiam de 15 malsamaj ŝtatanecoj. Ĝis nun la 5 konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco ĉiam havis juĝistojn, escepte Ĉinio inter 1967 kaj 1985. Juĝistoj estas nomumitaj por 9 jaroj; ĉiun trian jaron oni nomas 5 novajn juĝistojn. La Kortumo uzas du oficialajn lingvojn: kaj la anglan kaj la francan. Ĝi havas konstantan interpretistaron. Multaj kunlaborantoj estas denaske angla- aŭ franc-lingvaj.
Establita en 1945 fare de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la Kortumo eklaboris en 1946 kiel sukcedanto de la Internacia Konstanta Kortumo de Internacia Justico. La Statuto de la Internacia Kortumo de Justico, simila al tiu de ties antaŭulo, estas la ĉefa konstitucia dokumento konstituanta kaj regulanta la Kortumon.[1]
La taskaro de la Kortumo kovras ampleksan gamon de jura aktiveco. Post la kortumo decidis ke la starigo fare de Usono de milito kontraŭ Nikaragvo estis perforto de internacia juro (kazo de Nikaragvo kontraŭ Usono), Usono retiriĝis el la deviga jurisdikcio en 1986 por akcepti la kortuman jurisdikcion nur sur bazo de unuopaj kazoj (tio estas depende ĉu tio interesas al Usono aŭ ne).[2] Ĉapitro XIV de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj rajtigas la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj por plifortigi la regulojn de la kortumo. Tamen, tia plifortigo estas celo de la vetoa povo de la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco, kiun ekzemple Usono uzis en la kazo de Nikaragvo.
En disputigaj kazoj (konfliktprocedoj serĉantaj solvi disputon), la IK produktas devigan verdikton inter ŝtatoj kiuj jesas submetiĝi al la decidoj de la tribunalo. Nur ŝtatoj povas esti partioj en disputigaj kazoj. Individuoj, entreprenoj, partoj de federacia ŝtato, NRO-oj, UN-organoj kaj mem-determinismaj grupoj estas ekskluditaj de rekta partopreno en kazoj, kvankam la tribunalo povas ricevi informojn de publikaj internaciaj organizaĵoj.
Jurisdikcio ofte estas decida demando por la tribunalo en disputigaj kazoj. La esenca principo estas ke la IK havas jurisdikcion nur surbaze de konsento. Artikolo 36 konturas kvar bazojn sur kiuj la jurisdikcio de la tribunalo povas esti fondita:
La IK konsistas el dekkvin juĝistoj elektitaj por naŭjaraj tempoperiodoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj el listo de personoj nomumitaj de landaj grupoj en la Permanenta Kortumo de Arbitracio. La elektoprocezo estas regulita en Artikoloj 4–19 el la statuto de la IK. Elektoj estas laŭpaŝe, kaj kvin juĝistoj estas elektataj ĉiun trian jaron por sekurigi kontinuecon de la kortumo. Se juĝisto mortiĝas enpostene, la praktiko estis ĝenerale elekti juĝiston en speciala elekto por kompletigi la tempoperiodon.
Ne povas esti du juĝistoj samlandanoj. Laŭ la Artikolo 9, la membreco de la Kortumo estas supozita reprezentanta la "ĉefajn formojn de civilizo kaj la ĉefajn jurajn sistemojn de la mondo". Esence, tio signifas aludojn nur al Anglasaksa juro, Romiĝermana juro kaj al Socialisma juro (nuntempe post-socialisma juro).
Estas neformala subkompreno ke la sidlokoj estu distribuataj laŭ geografiaj regionoj (ŝtataroj) tiele ke estas kvin sidlokoj por okcidentaj landoj, tri sidlokoj por afrikaj ŝtatoj (nome unu juĝisto el franclingva civila juro, unu sidloko de anglalingva komuna juro kaj unu sidloko Araba), du sidlokoj por ŝtatoj de Orienta Eŭropo, tri sidlokoj por Aziaj ŝtatoj kaj du sidlokoj for ŝtatoj de Latinameriko kaj Karibio.[7] La kvin permanentaj membroj de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (nome Francio, Rusio, Ĉinio, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono) ĉiam havis po unu juĝiston en la Kortumo, tiele okupante tri el la okcidentaj sidlokoj, unu el la aziaj kaj unu el la orienteŭropaj sidlokoj. La escepto estis Ĉinio, kiu ne havis juĝiston en la Kortumo el 1967 al 1985 ĉar ĝi ne proponis kandidaton.
Artikolo 6 de la Statuto proklamas ke ĉiuj juĝistoj estu "elektita senrilate al sia nacieco inter personoj de alta morala karaktero" kiuj estu kvalifikitaj de siaj plej altaj juraj oficejoj en siaj hejmlandoj aŭ konataj kiel advokatoj kun sufiĉa kompetenteco en internacia juro. Jura sendependeco estas pritraktita specife en Artikoloj 16–18. Juĝistoj de la IK ne rajtas teni ajnan alian postenon aŭ agadi kiel jura konsilanto. En praktiko, Membroj de la Kortumo havas sian propran interpretadon pri tiuj reguloj kaj tio permesas al ili engaĝiĝi en ekstera arbitrado kaj eĉ teni profesiajn postenojn kondiĉe ke ne estu konflikto de interesoj. Juĝisto povas esti elpostenigita nur pere de unuanima voĉdonado de la aliaj membroj de la Kortumo.[8] Spite tiujn prudentojn, la sendependeco de la juĝistoj de la IK estis foje metita sub kritikoj. Por ekzemplo, dum la kazo de Nikaragvo kontraŭ Usono, Usono publikigis komunikon sugeste ke ĝi povus ne prezenti specifan materialon al la Kortumo ĉar estis juĝistoj el la ŝtatoj de la Orienta Bloko.[9]
Juĝistoj povas liveri kunajn juĝojn aŭ doni siajn proprajn separatajn opiniojn. Decidoj kaj konsilaj opinioj estas laŭ majoritato, kaj, en la kazo de egala divido, la voĉdono de la Prezidanto iĝas decida, kio okazis en la Laŭleĝeco de la uzado fare de ŝtato de atomarmiloj en armita konflikto.[10] Juĝistoj povas ankaŭ liveri separatajn malkonsentajn opiniojn.
Artikolo 31a de la statuto indikas proceduron per kiu juĝistoj ad hoc sidas en jur-konfliktaj kazoj antaŭ la Kortumo. La sistemo ebligas ajnan partion al jur-konflikta kazo se ĝi alimaniere ne havas unu el samlandanoj de tiu partio jam sidanta ĉe la Kortumo por elekti unu aldonan personon por sidi kiel juĝisto nur por tiu kazo. Eblas tiele ke ĝis deksep juĝistoj povas sidi por unu kazo.
Tiu sistemo povas aspekti stranga kompare kun enlandaj kortumaj procesoj, sed ties celo estas kuraĝigi ŝtatojn alporti kazojn. Por ekzemplo, se unu ŝtato konas, ke ĝi havos juran funkciulon kiu povas partopreni en pridiskutado kaj havigi al la aliaj juĝistoj lokan konaron kaj komprenon de la ŝtata vidpunkto, ĝi povas esti pli preta submetiĝi al la jurisdikcio de la kortumo. Kvankam tiu sistemo ne bone kongruas kun la jura naturo de la tuto, ĝi estas kutime de malmulta praktika konsekvenco. Juĝistoj ad hoc kutime (sed ne ĉiam) voĉdonas en favoro de la ŝtato kiu nomumis ilin kaj tiele nuligas unu la alian.[11]
Ĝenerale, la Kortumo sidas kiel plena benko, sed en la lastaj dekkvin jaroj, ĝi estis foje sidanta kiel ĉambro. Artikoloj 26a–29a el la statuto permesas al la Kortumo formi pli malgrandajn ĉambrojn, kutime de 3 aŭ 5 juĝistoj, por aŭskulti kazojn. Du tipoj de ĉambroj estas konsideritaj de la Artikolo 26a: unue, ĉambroj por specialaj kategorioj de kazoj, kaj due, la formado de ĉambroj ad hoc por aŭskulti partikularajn disputojn. En 1993, oni starigis specialan ĉambron, laŭ la Artikolo 26a (1) el la statuto de la IK, por trakti specife pri mediaj temoj (kvankam ĝi neniam estis uzata).
Ĉambroj ad hoc estas plej ofte alvokitaj. Por ekzemplo, ĉambroj estis uzitaj por aŭskulti la Kazo de la Golfo de Maine (Kanado/Usono).[12] En tiu kazo, la partoj klarigis, ke ili retiros la kazon se la Kortumo ne nomumas juĝistojn al la ĉambro akcepteblaj por la partoj. Juĝistoj de ĉambroj povas havi iel ajn pli da aŭtoritato ol la kompletaj kortumaj juĝoj aŭ malgrandigi la propran interpretadon de la universala internacia juro informitaj de vario de kulturaj kaj juraj perspektivoj. Aliflanke, la uzado de ĉambroj povas kuraĝigi pli grandajn rimedojn al la kortumo kaj tiele plibonigi internaciajn disputosolvojn.[13]
El la 22a de junio 2018, la kompono de la kortumo estis la jena:[14][15]
Nomo | Ŝtataneco | Posteno | Eko | Fino |
---|---|---|---|---|
Abdulqawi Yusuf | Somalio | Prezidanto | 2009 | 2027 |
Xue Hanqin | Ĉinio | Vic-Prezidanto | 2010 | 2021 |
Peter Tomka | Slovakio | Membro | 2003 | 2021 |
Ronny Abraham | Francio | Membro | 2005 | 2027 |
Mohamed Bennouna | Maroko | Membro | 2006 | 2024 |
Antônio Augusto Cançado Trindade | Brazilo | Membro | 2009 | 2027 |
Joan Donoghue | Usono | Membro | 2010 | 2024 |
Giorgio Gaja | Italio | Membro | 2012 | 2021 |
Julia Sebutinde | Ugando | Membro | 2012 | 2021 |
Dalveer Bhandari | Barato | Membro | 2012 | 2027 |
Patrick Lipton Robinson | Jamajko | Membro | 2015 | 2024 |
James Crawford | Aŭstralio | Membro | 2015 | 2024 |
Kirill Gevorgian | Rusio | Membro | 2015 | 2024 |
Nawaf Salam | Libano | Membro | 2018 | 2027 |
Yuji Iwasawa | Japanio | Membro | 2018 | 2021 |
Philippe Gautier | Belgio | Registristo | 2019 | 2026 |
2018–2021. |
Je 9a de Februaro 2015 en la Kortumo membris:[16]
Nomo | Nacieco | Posteno | Eko | Fino |
---|---|---|---|---|
Ronny Abraham | Francio | Prezidanto | 2005 | 2018 |
Abdulqawi Ahmed Yusuf | Somalio | Vic-Prezidanto | 2009 | 2018 |
Hisashi Owada | Japanio | Membro | 2003 | 2021 |
Peter Tomka | Slovakio | Membro | 2003 | 2021 |
Mohamed Bennouna | Maroko | Membro | 2006 | 2024 |
Antônio Augusto Cançado Trindade | Brazilo | Membro | 2009 | 2018 |
Christopher Greenwood | Britio | Membro | 2009 | 2018 |
Xue Hanqin | Ĉinio | Membro | 2010 | 2021 |
Joan E. Donoghue | Usono | Membro | 2010 | 2024 |
Giorgio Gaja | Italio | Membro | 2012 | 2021 |
Julia Sebutinde | Ugando | Membro | 2012 | 2021 |
Dalveer Bhandari | Barato | Membro | 2012 | 2018 |
James Crawford | Aŭstralio | Membro | 2015 | 2024 |
Kirill Gevorgian | Rusio | Membro | 2015 | 2024 |
Patrick Lipton Robinson | Jamajko | Membro | 2015 | 2024 |
2015–2018. |
Ekde marto 2007 la konsisto de la Kortumo estis la jena:
Prezidanto: Rosalyn Higgins (Britio)
Juĝistoj:
# | Prezidanto | Eko | Fino | Lando |
---|---|---|---|---|
1 | José Gustavo Guerrero | 1946 | 1949 | Salvadoro |
2 | Jules Basdevant | 1949 | 1952 | Francio |
3 | Arnold McNair | 1952 | 1955 | Britio |
4 | Green Hackworth | 1955 | 1958 | Usono |
5 | Helge Klæstad | 1958 | 1961 | Norvegio |
6 | Bohdan Winiarski | 1961 | 1964 | Pollando |
7 | Percy Spender | 1964 | 1967 | Aŭstralio |
8 | José Bustamante y Rivero | 1967 | 1970 | Peruo |
9 | Muhammad Zafarullah Khan | 1970 | 1973 | Pakistano |
10 | Manfred Lachs | 1973 | 1976 | Pollando |
11 | Eduardo Jiménez de Aréchaga | 1976 | 1979 | Urugvajo |
12 | Humphrey Waldock | 1979 | 1981 | Britio |
13 | Taslim Elias | 1982 | 1985 | Niĝerio |
14 | Nagendra Singh | 1985 | 1988 | Barato |
15 | José Ruda | 1988 | 1991 | Argentino |
16 | Robert Jennings | 1991 | 1994 | Britio |
17 | Mohammed Bedjaoui | 1994 | 1997 | Alĝerio |
18 | Stephen Schwebel | 1997 | 2000 | Usono |
19 | Gilbert Guillaume | 2000 | 2003 | Francio |
20 | Shi Jiuyong | 2003 | 2006 | Ĉinio |
21 | Rosalyn Higgins | 2006 | 2009 | Britio |
22 | Hisashi Owada | 2009 | 2012 | Japanio |
23 | Peter Tomka | 2012 | 2015 | Slovakio |
24 | Ronny Abraham | 2015 | 2018 | Francio |
25 | Abdulqawi Yusuf | 2018 | 2021 | Somalio |
La Artikolo 94 establas la devon de ĉiuj UN-membroj por observi decidojn de la tribunalo implikante ilin. Se partioj ne obeas, la afero povas esti prenita antaŭ la Sekureckonsilio por observigo. Ekzistas evidentaj problemoj kun tia metodo de devigo. Se la juĝo estas kontraŭ unu el la permanentaj kvin membroj de la Sekureckonsilio aŭ ĝiaj aliancanoj, ĉiu rezolucio sur devigo tiam estus vetoita. Tio okazis, ekzemple, por la Nikaragva kazo, kiam Nikaragvo alportis la aferon de la nerespekto fare de Usono kun la decido de la tribunalo antaŭ la Sekureckonsilio.[29] Krome, se la Sekureckonsilio rifuzas devigi juĝon kontraŭ iu alia ŝtato, ekzistas neniu metodo de devigado por ke la ŝtato obeu. Krome, la plej efika formo por ekagi por la Sekureckonsilio, estas truda ago laŭ la Ĉapitro VII de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj povas esti pravigita nur se internacia paco kaj sekureco estas en risko. La Sekureckonsilio neniam faris tion ĝis nun.
La rilato inter la IK kaj la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kaj la apartigo de iliaj potencoj, estis pripensita fare de la tribunalo en 1992 en la Pan Am kazo, nome eksplodofaligo de Flugo 103. La tribunalo devis pripensi postulon de Libio por la ordo de provizoraĵoj por protekti ĝiajn rajtojn, kio, ĝi asertis, estis malobeita per la minaco de ekonomiaj sankcioj fare de Britio kaj Usono. La problemo estis ke tiuj sankcioj estis aprobitaj fare de la Sekureckonsilio, kiu rezultigis eblan konflikton inter la funkcioj de la Ĉapitro VII de la Sekureckonsilio kaj la jura funkcio de la tribunalo. La tribunalo decidis, per dek unu voĉoj al kvin, ke ĝi ne povus ordigi la petitajn provizoraĵojn ĉar la rajtoj postulitaj fare de Libio, eĉ se legitimaj laŭ la Montreala Konvencio, ne povus esti unuavide rigarditaj kiel konvenaj ĉar la ago estis ordonita fare de la Sekureckonsilio. Laŭ Artikolo 103 el la UN Ĉarto, devontigoj sub la Ĉarto transprenis prioritaton super aliaj traktatdevoj. Tamen, la tribunalo deklaris, ke la postulo eblis en 1998.[30] Decido pri la meritoj ne doniĝis ĉar la partioj (Unuiĝinta Reĝlando, Usono, kaj Libio) aranĝis la kazon el tribunalo en 2003.
Ekzistis konsiderinda nevolemo sur la parto de plimulto de la tribunalo por iĝi engaĝita en disputo laŭ tia maniero por alporti ĝin eble en konflikton kun la Konsilio. La tribunalo deklaris en la Nikaragva kazo, ke ekzistas neniu necesa faktokonflikto inter ago de la Sekureckonsilio kaj atribuo de la IK. Tamen, kiam ekzistas loko por konflikto, la ekvilibro ŝajnas esti en favoro de la Sekureckonsilio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.