Urugvajo

lando en Sudameriko From Wikipedia, the free encyclopedia

Urugvajo
Remove ads

Urugvajo (hispane: Uruguay, en Esperanto malofte ankaŭ Urugŭajo) estas lando en Sudameriko, inter Brazilo, Atlantiko kaj Argentino. Ĝi estas prezidenta respubliko. La loĝantaro estas preskaŭ tute posteuloj de eŭropaj, precipe hispanaj kaj italaj emigrantoj. La oficiala lingvo kaj la pleja lingvo estas la hispana.

Thumb
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...

Ĝiaj ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵo, ledaĵo, lanŝtofo, tekstilaĵo, fiŝoj.

Ĝi anas la organizojn UNO (ekde 1945) kaj Mercosur.

Oni diras, ke Urugvajo estas lando de unu urbo kaj gebovara bieno apud ĝi - pli ol 40 % el la loĝantaro loĝas en la ĉefurbo Montevideo kaj aliloke la pleja vivteno estas brutaro. Urugvajo estas escepte prospera en Sudameriko. Ne ekzistas, ekzemple, slumoj. Sindikataj rajtoj estas respektataj.

Remove ads

Geografio

Thumb

Kun surfaco de 176.220 km2, Urugvajo estas la dua plej malgranda lando de Suda Ameriko.

Ĝi situas inter la rivero Urugvajo kaj Plata-rivero aŭ rivero de la Arĝento (Río de la Plata).

La maksimuma alteco estas 514 metroj super marnivelo [1].

Administraj subdividoj

Urugvajo administre dividiĝas en 19 departementojn: Artigas, Canelones, Cerro Largo, Colonia, Durazno, Flores, Florida, Lavalleja, Maldonado, Montevideo, Paysandú, Río Negro, Rivera, Rocha, Salto, San José, Soriano, Tacuarembó, Treinta y Tres [2].

Etima deveno

Koloniepoke la lando estis konata kiel "Orienta Banko" (ĉar ĝi estis la plej orienta teritorio el la Vicreĝio de l' Rivero de la Arĝento). Poste, ĝi estis nomata "Orienta Provinco", ĉar ĝi apartenis al la Unuiĝintaj Provincoj de l' Rivero de la Arĝento. Kiam la unua konstitucio estis kreita, referenco al la rivero Urugvajo estis aldonita.

La vorto venas de la gvarania lingvo. Tamen, estas multaj klarigoj pri ĝia deveno. La preciza signifo estas malfacile scii ĉar la gvarania estas tre aglutina lingvo. Kelkaj tradukoj estas:

  • La Rivero de kiu alporti manĝaĵon
  • La Rivero de la lando de la "urú"-o ("urú"-o estas birdospecio kiu loĝas ĉirkaŭ tiu rivero)
  • La Rivero de la birdoj kolorigitaj
  • La Rivero de la helikoj

Historio

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la lando estis popolita de diversaj indianaj triboj, inter kiuj menciindas la ĉaruoj.

Dum la hispana regado, la lando, ne multe loĝata, havis historion komunan al Argentino kaj kun granda influo de Brazilo. Ĝi tamen sendependiĝis de Brazila Imperio en 1828 sub la gvidado de José Gervasio Artigas kun apogo de Britio, kiu deziris malgrandan ŝtaton apud Rivero Plato [3].

Ĝi estis dum multaj jaroj unu el la plej stabilaj landoj de la kontinento. Komence de la 20-a jarcento, sub la gvidado de prezidento José Batlle ĝi firmiĝis kiel laikisma kaj bonstata ŝtato.

La Batalo de Plata-RiveroBatalo de la Rivero Plata (konata surloke ankaŭ kiel Batalo en la Golfo de Montevideo) estis la unua marbatalo inter britaj kaj germanaj ŝipoj dum la Dua Mondmilito. Krome, ĝi estis la sola epizodo de tiu milito okazinta en Sudameriko, nome en teritoriaj akvoj de Urugvajo, precize antaŭ la estuaro de la Plata-Rivero.

En la 60-aj jaroj komencis krizo socia kaj politika, kun komenco de perforta politika agado, interalie de la fama armita grupo Tupamaroj. La armeo prenis la potencon kaj regis diktatore inter 1973 kaj 1984.

La povo estis tradicie dividita inter la partioj Nacia kaj Colorado (Ruĝa). En la balotoj de 2004 venkis unuafoje kandidato maldekstrema, Tabaré Vázquez, de la Frente Amplio (Larĝa Fronto). En la balotaj de 2009 venkis José Mujica. La nuna prezidanto ekde la 1-a de marto 2025 estas Yamandú Orsi.

Remove ads

Kulturo

La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo, kun preskaŭ neekzistanta analfabeteco.

Inter la verkistoj naskitaj en Urugvajo oni povas mencii: Juan Carlos Onetti, Eduardo Galeano, Juana de Ibarbourou, Mario Benedetti kaj la franclingva poeto Jules Supervielle.

Urugvaja kuirarto estas miksaĵo de kuirartoj el pluraj eŭropaj landoj, precipe el mediteraneaj manĝaĵoj de Hispanio, Italio, Portugalio kaj Francio. Aliaj influoj sur la kuirarto rezultis el enmigrado el landoj, kiel Germanio kaj Skotlando.

Remove ads

Konindaj personoj

Esperanto-movado en Urugvajo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Urugvajo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads