IJK 2003
59-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 59-a Internacia Junulara Kongreso okazis ekde la 19-a ĝis la 26-a de julio 2003 en Lesjöfors (Svedio) en la junulara gastejo Esperanto-domo (svedlingve Esperanto-Gården). Ĝi lastminute translokiĝis al Svedio, ĉar la litovaj junuloj decidis ke ili ne povis organizi la IJK-n. La LKK sub la gvidado de David-Emil Wickström (Norvegio/Usono) estis internacia kun aktivuloj el Svedio, Rusio, Germanio kaj Norvegio. Per decido de la TEJO-komitato je la 25-a de julio E@I fariĝis faka sekcio de TEJO.
Rapidaj faktoj
Fermi
Dum Internacia Vespero de la 59-a IJK spontanee fondiĝis muzikgrupo La Perdita Generacio.[1]