cover image

IOS

mastruma sistemo por poŝaparatoj de Apple / From Wikipedia, the free encyclopedia

iOS (pronocata: "aj-o-ŭ-es") estas operaciumo de iPhone, iPad, iPod touch kaj Apple TV. Ĝin kreis Apple. La operaciumo estas momente (2015) inter la plej vendataj sistemoj por saĝtelefonoj kaj poŝkomputiloj. Konkurantaj operaciumoj tiaj estas ekzemple Google Android kaj Symbian de Nokia. Antaŭ junio 2010 ĝi nomiĝis iPhone OS.

Quick facts: Evoluiganto , Familio , Fonta kodo , Lasta ve...
iOS
Logotipo de iOS


Evoluiganto: Apple
Familio: OS X
Fonta kodo: Proprieta programaro
Lasta versio: la 23-an de januaro 2017: iOS 10.2.1[1][mankas fonto]
Kernotipo: Hibrida kerno
Licenco: Fermitkodo
Retpaĝo: www.apple.com/ios
Information_icon.svg
vdr
Close

Disponeblas pli ol 500 000 aplikaĵoj (programetoj) en la reta vendejo App Store de Apple, la sola oficiala aplikaĵa retejo de la platformo. Ekzistas ankaŭ ne-oficiala aplikaĵa reta vendejo: Cydia.

La operaciumon iOS oni origine ellaboris por la inteligenta telefono iPhone, surbaze de Mac OS X, operaciumo por surtablaj kaj porteblaj komputiloj. Poste Apple plilarĝigis ĝin por aparatoj kiel iPod touch, iPad kaj Apple TV.