ISO 3166-2:GB
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jen listiĝas la ISO-kodoj de la administraj unuoj de la ŝtato Britio, oficiale nomata Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. Ĉiuj tiuj kodoj komenciĝas per la landa ISO-kodo de Britio, "GB".
ISO 3166-2:GB | |
---|---|
Britio | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | GB |
Trilitera kodo | GBR |
Cifera kodo | 826 |
La Manikinsuloj kaj la Manksinsulo ne estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando, sed la Internacia Organizaĵo pri Normigado komence ankaŭ atribuis al ili kodojn komenciĝantajn per la literoj "GB-". Per ŝanĝo en la oka novaĵletero pri la ISO-kodoj (pdf Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine) ili ricevis proprajn kodojn laŭ la normo ISO 3166-2 (ISO 3166-2:GG (Guernsey), ISO 3166-2:IM (Manksinsulo) kaj ISO 3166-2:JE (Jersey)).
La unua parto de la kodoj pri administraj unuoj de la Unuiĝinta Reĝlando do estas la landa ISO-kodo de Britio, "GB". La dua parto estas trilitera kodo fiksita ankaŭ en la britia normo BS 6879.