Ignacy Matuszewski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ignacy Hugo Stanisław MATUSZEWSKI (naskiĝis la 10-an de septembro 1891 en Varsovio, mortis subite la 3-an de aŭgusto 1946 en Nov-Jorko) estis pola politikisto, publicisto, diplomato, trezor-ministro de la Dua Pola Respubliko, diplomita kolonelo de Pola Soldataro, soldato de militista rekognosko, membro de Internacia Olimpika Komitato.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Filo de samnoma patro, konata literatura kritikisto, adepto de Józef Piłsudski, en grupo de la plej proksimaj. Bapto-patro de Matuszewski estis Bolesław Prus.