Indiĝenaj lingvoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Indiĝena lingvo aŭ aŭtoktona lingvo estas lingvo, kies parolantoj ekde multaj generacioj vivas en sama regiono, do apartenas al indiĝenaj popoloj, sed kiu estis reduktita al la statuso de minoritata lingvo. Indiĝena lingvo ne nepre devas esti nacia lingvo kaj inverse. Multaj indiĝenaj lingvoj iĝis endanĝerigitaj pro "lingvomorto" kaŭzita de koloniismo, en kiu la originala lingvo estas anstataŭita per tiu de la koloniantoj. Ĝuste pro ilia vundebleco, Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2019 Internacia jaro de indiĝenaj lingvoj, "por tiri atenton al la kritika perdo de indiĝenaj lingvoj kaj la urĝa bezono protekti, revigligi kaj antaŭenigi indiĝenajn lingvojn."[1]