Inga hidroelektra centralo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La plej granda el la ĉirkaŭ 40 hidroelektraj centraloj en la Konga Baseno estas la akvorezervejo de Inga Akvofalo, ĉirkaŭ 200 km sudokcidente de Kinŝaso en okcidento de la Demokratia Respubliko Kongo. La prestiĝa Inga Projekto aperis komence de la 1970-aj jaroj kaj tiam oni kompletigis la unuan akvobaraĵon. La plano origine konsistis je konstruo de kvin akvobaraĵoj kiuj estus generantaj totalan kapablon de 34,500 megavatoj. Ĝis nun oni konstruis nur du akvobaraĵojn, kiuj estas Inga I kaj Inga II, kun totalo de 14 turbinoj.[1]
Inga hidroelektra centralo | ||
---|---|---|
hydroelectric complex [+] | ||
Supermara alteco | 80 m [+] | |
Koordinatoj | 5° 31′ 0″ S, 13° 37′ 15″ O (mapo)-5.5165913.6209 | |
Inga hidroelektra centralo | ||
Vikimedia Komunejo: Inga Dams [+] | ||
Februare de 2005, sudafrika ŝtata energia entrepreno, Eskom, anoncis proponon por pligrandigi la kapablon de Inga spektakle pere de plibonigoj kaj de la konstruo de nova hidroelektra akvobaraĵo. Tiu projekto okazigus maksimuman produkton de ĝis 40 GW, duoble ol la Baraĵo Tri Gorĝoj de Ĉinio.[2]
Oni timas, ke tiuj nova hidroelektraj projektoj kondukos al formorto de multaj el la fiŝaj specioj kiuj estas endemaj de la rivero.[3]