From Wikipedia, the free encyclopedia
Insulo Klarjono aŭ en hispana Isla Clarión, iam nomita Santa Rosa, estas la dua plej granda, plej okcidenta kaj plej malproksima el la Insuloj Revillagigedoj (Meksiko, precize en la ŝtato Colima), situanta je 314 km okcidente de Sokorinsulo kaj je ĉirkaŭ 700 km el la Meksika kontinenta tero.
Insulo Klarjono | ||
---|---|---|
Satelita bildo de Insulo Klarjono | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Insuloj Revillagigedoj | |
Geografia situo | 18° 21′ 32″ N, 114° 43′ 19″ U (mapo)18.358888888889-114.72194444444335 | |
| ||
Longo | 8,5 km | |
Larĝo | 3,7 km | |
Areo | 19,667 km² | |
Plej alta loko | Monte Gallegos 335 m | |
Loĝantaro | 9 (Garnizona personaro) <1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Bahia Azufre (garnizono) | |
Insulo Klarjono - mapo Marplot (1:50,000) | ||
Ĝi havas areon de 19.80 km²[1] kaj tri elstarajn pintojn. La plej okcidenta kaj plej alta montopinto, nome Monto Gallegos (galegoj), estas 335 m alta. La centra pinto estas nomata Monte de la Marina (marmonto), 280 m alta, kaj la plej orienta estas Pico de la Tienda (de la tendo) 292 m alta. La marbordoj montras perpendikularajn klifojn, 24 al 183 m altaj, kun la escepto de la meza parto de la suda marbordo ĉe Bahia Azufre (Sulfurgolfo), kiu estas la loko de malgranda armea roto de 9 homoj.
EStas du malgrandaj almenaŭ portempaj saletaj basenoj kaj ununura fonto de nesala akvo; eĉ tiuj povas sekiĝi dum someroj de malmulta pluvo.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.